Ústí (distrikto Vsetín)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Vsetín
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ústí

Ústí estas vilaĝo en Ĉeĥio etendiĝanta en distrikto Vsetín, 3 km sudoriente de urbo Vsetín ĉe enfluejo de rojo Senice ĝis Vsetínská Bečva. Terenon oni karakterizas kiel tre ondiĝinta. Ústí najbaras kun Vsetín, Janová, Hovězí kaj Leskovec. Vivas ĉi tie 610 loĝantoj (2023).

Ústí
germane Austen
municipo
Domoj en Ústí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ústí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Riveroj Vsetínská Bečva, Senice
Situo Ústí
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 16″ N 18° 00′ 14″ O / 49.30444 °N, 18.00389 °O / 49.30444; 18.00389 (mapo)
Areo 5,43 km² (543 ha)
Loĝantaro 610 (2023)
Denseco 112,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1505
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 755 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 570371
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ústí (Vsetín District)
Retpaĝo: www.obecusti.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unuaj mencioj pri la vilaĝo datiĝas al la jaro 1505. Antaŭuloj fondis la vilaĝo laŭlonge laŭ jam ekzistan vojo - komerca kuniglinio inter Pollando kaj Hungarujo. En ties ĉirkaŭaĵo ili do konstruis siajn domojn kaj malantaŭ ili, malproksime en deklivojn de ĉirkaŭaj montetoj ili forhakis arbarojn, fondis kampojn kaj paŝtejojn kaj agrikulturo estis ĉefa fonto de ilia vivtenado. Je interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj estis notitaj kelke da ondoj de elmigrado, kiam transloĝiĝis for proksimume duono de loĝantoj malantaŭ maro. En 1975 la vilaĝo fariĝis parto de urbo Vsetín, por ke ĝi post 17 jaroj denove memstariĝu kaj la 1-an de januaro 1992 komenciĝas skribi la plej nova historio de vilaĝo Ústí.