Ĉina paŭlovnio (Paulownia tomentosa, sin.: P. imperialis) estas arbo en la familio de paŭlovniacoj (Paulowniaceae)[1]. Antaŭe ĝi estis alkalkulata al skrofulariacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina paŭlovnio
Paulownia tomentosa
Paulownia tomentosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Paŭlovniacoj Paulowniaceae
Genro: Paŭlovnio Paulownia
Paulownia tomentosa
(Thunb.) Steud.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floraro
Fruktoj
Originala pentraĵo de von Siebold

Priskribo redakti

La ĉina paŭlovnio estas somere verda arboarbusto, kiu atingas altecon de 10 ĝis 15 (20) m.

La krono estas larĝa kaj nefermita. La trunko estas rekta.

Folioj redakti

Kontraŭesidaj folioj havas ĝis 40 cm longajn tigojn. Limboj estas larĝe korformaj aŭ malforte lobitaj, ambaŭflanke haritaj kaj atingas longecon de 15 ĝis 30 cm.

Floroj redakti

La floraj burĝonoj estas frapante cinamobrunaj kaj sentemaj por malvarmo (frosto). Ili en mildaj vintroj jam vintre pendas sur la arboj. La arbo floras de aprilo ĝis majo. Floroj havas formon de sonoriletoj aŭ funeloj kaj pendas en rektaj grapoloj[1] kun maksimuma alteco de 30 cm. Ili forte odoras kaj aperas antaŭ la folioj. La krono estas helviolkolora ĝis bluviolkolora, tubetoforma kaj atingas longecon de 4 ĝis 6 cm. Ene esta flavaj strietoj.

Ĝi ne toleras fortajn malvarmojn, ĉar ĝi surportas siajn florburĝonojn dum la tuta vintro. Tial ĝi ne floradas ĉiun jaron. Se ĝi floras, ĝi floras dum majo, antaŭ ol ĝiaj folioj komencas aperi. Tial ĝiaj bluviolakoloraj floroj kunigitaj laŭ starantaj panikloj estas elstare efektaj.

Fruktoj redakti

La fruktoj estas verdecaj, pintaj, ovalaj kapsulaj fruktoj. Ili estas nemanĝeblaj.

Substanco redakti

La arbo enhavas verbaskosidon.[1]

Kreskejo redakti

Ĝi kreskas sur somere varmaj, malkompaktaj, riĉaj je nutraĵoj kaj tralasivaj teroj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi originas el meza kaj norda Ĉinujo kaj en Koreio. Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en 1834. Ĝi jam hejmiĝis en orienta Norda Ameriko.

Uzado redakti

La arbo estas plantata en Eŭropo kiel parka arbo kaj ornama arbo, antaŭ ĉio en klimate konvenaj regionoj. El ĝia ligno estas produktataj plandumoj de ŝuoj kaj sandaloj.

En Ĉinio ĝia ligno uzatas por meblofarado.

Referencoj redakti

Literaturo redakti