Štěpánov (distrikto Olomouc)

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Štěpánov

Štěpánov estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 10 km norde de Olomouc, 10 km oriente de Litovel kaj 6 km sudokcidente de Šternberk. Per areo temas pri unu el la plej grandaj hanakaj municipoj. Vivas ĉi tie 3 553 loĝantoj (2023).

Štěpánov
germane Stefanau
urbo
Preĝejo de sankta Laŭrenco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Štěpánov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Fervoja haltejo Štěpánov
 - fervojlinio n-ro 270
Riveroj Moravo, Oskava
Situo Štěpánov
 - alteco 232 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 03″ N 17° 13′ 14″ O / 49.68417 °N, 17.22056 °O / 49.68417; 17.22056 (mapo)
Areo 26,84 km² (2 684 ha)
Loĝantaro 3 553 (2023)
Denseco 132,38 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1201
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 13
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 505161
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Štěpánov (Olomouc District)
Retpaĝo: www.stepanov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Olomouc, Střeň, Štarnov, Žerotín, Liboš, Pňovice, Horka nad Moravou kaj Hnojice.

Tra la katastro de la urbo, kiu konsistas el kelke da antaŭe memstaraj municipoj, trafluas riveroj Moravo kaj Oskava kaj rivereto Sitka. La teritorio de urbo trafas ankaŭ PPR Litovelské Pomoraví. Tra Štěpánov kondukas fervoja koridoro Olomouc–Praha (fervojlinio n-ro 270).

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1201.

Relative granda municipo, plejparte de ĉeĥa karaktero, sed kun germana minoritato, atingis grandan evoluon post la jaro 1842, kiam ĉi tie František Klein fondis konatan ferfabrikon. Kialo estis avantaĝa komuniko Vieno–Olomouc–Prago, kiun donis tiam konstruata Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Sed dum granda ekonomia krizo en la jaro 1932 la ferfabriko finis sian trafikon.

En la jaro 1938 estis en Štěpánov internejo por henleinanoj.[1] En la jaro 1939 poste la spacoj de la eksa ferfabriko de fratoj Kleinoj servis kelke da monatoj kiel spaco de kon centrejo por amasigado de plejparte la juda loĝantaro de Olomouc kaj la ĉirkaŭaĵo antaŭ forŝovo en pluajn koncentrejojn. En la jaroj 1945–1946 la areo de la ferfabriko male estis uzata por internejo de germanoj en konekso kun ilia labor-enmembrigo kaj li posta forŝovo.[1]

La 22-an de julio 2020 Štěpánov fariĝis urbo.

Partoj de urbo redakti

Konsisto de la urbo estas ankaŭ Hutě, kvankam ne temas pri registra parto de municipo. Tio estas devene laborista kolonio kaj ĝi troviĝas inter tiamaj ferfabriko, trajna stacidomo kaj parto Březce.

Březce estis al Štěpánov alligita en la jaro 1960, Moravská Huzová eĉ kun Stádlo kaj Benátky en la jaro 1974. Ekde la jaro 1976 konsisto de la municipo estis ankaŭ Liboš, sed tiu fine de la jaro 1990 denove memstariĝis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 768
18803 756
18903 859
19004 062
19103 905
19214 063
JaroLoĝantoj
19304 431
19503 302
19613 412
19703 241
19803 666
19913 312
JaroLoĝantoj
20013 329
20113 274
20143 440
20163 485
20173 471
20183 495
JaroLoĝantoj
20193 506
20203 516
20213 389
20223 512
20233 553

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Zdeněk Jeník: Češi a Němci dříve a dnes: problémy národní identity a vzájemných vztahů Čechů a Němců: sborník statí ze semináře k česko-německým vztahům konaného 14. 9. 2000 v Krnově. Open Education & Sciences, Opava, 2000, 222 s.