Amaro Rodríguez-Felipe y Tejera Machado, konita kiel Amaro Pargo (La Laguna, Tenerife, 3-an de majo 1678 - La Laguna, Tenerife, la 4-an de oktobro 1747) estis hispana korsaro[1] kaj komercisto. Li estis unu el la plej famaj korsaroj de la Ora Aĝo de piratoj.

Amaro Pargo
Persona informo
Naskiĝo 3-a de majo 1678
en La Laguna,  Reĝlando de Kastilio
Morto 4-an de oktobro 1747 (1747-10-04)
en La Laguna,  Reĝlando de Kastilio
Tombo Iglesia de Santo Domingo de Guzmán
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Amaro Pargo
Okupo
Okupo korsarokomercisto • monpruntisto
vdr

Li elstaris pro sia komerca aktiveco kaj pro siaj oftaj religiaj kontribuoj kaj pro helpo al la malriĉuloj. En sia rolo kiel korsaro, li regis la itineron inter Cádiz kaj Karibio, en pluraj okazoj atakis ŝipojn de la malamikoj de la hispana krono (ĉefe Anglio kaj Nederlando), kaj estis rekonita kiel nacia heroo. Pro sia servo al la hispana krono, li estis deklarita nobelo en 1725.[2]

Referencoj redakti