Anna Látó
LÁTÓ Anna (pseŭdnimo: Gyulai Anna) estis rumanuja hungara verkistino, ĵurnalistino, redaktoro, tradukistino naskita en Komandó la 8-an de julio 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 7-an de junio 1993. Ŝi estis la edzino de László Erdélyi kaj la patrino de estetikisto János Jánosi.
Anna Látó | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de julio 1906 en Comandău | |
Morto | 17-an de junio 1993 (86-jaraĝa) en Kluĵo | |
Tombo | Tombejo Házsongárd vd | |
Lingvoj | rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | László Erdélyi vd | |
Infanoj | János Jánosi vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Anna Látó finis la gimnazion en Braŝovo, ŝi abiturientiĝis en Budapest (1924). Ŝi pristudis pedagogion kaj psikologion en Vieno, kie ŝi estis studentino de Alfred Adler. Ŝi estis ĵurnalistino de Brassói Lapok, raportistino de gazetoj el Budapeŝto (1932-39). Dum la dua mondmilito ŝi restadis en Anglujo kiel mastrumdungitino. Ŝi estis interna kunlaborantino de Dolgozó Nő, ĝia ĉefredaktorino (1947-53), poste redaktoro de Utunk, literatursekretario (1953-63).
Verkoj redakti
- Barátaim, portretoj, Bk., 1956;
- Szolgálni mentünk Angliába, raportaĵo, Bk., 1957;
- Honvágyam hiteles története. Szubjektív monográfia [Kommandóról], Bk., 1981;
- A különvonat utasai, romano, Bk., 1984.
Tradukaĵoj redakti
- William Somerset Maugham: Sör és tea, Bk., 1967;
- Aldous Huxley: Pont és ellenpont, romano, Bk., 1968;
- W. Somerset Maugham: Sör és perec, romano, 1980.