Artefarita fekundigo

Artefarita fekundigo (AF) estas la intencita enmeto de spermo en la uterouterkolo de ino kun la celo atingi gravedecon pere de fekundigo in vivo kiel rimedo krom la seksa interagado. Ĝi estas fekundiga traktado por homoj, kaj ankaŭ estas ofta praktiko en animala bredado, ekzemple de laktobovinoj kaj porkoj.

Artefarita fekundigo povas uzi helporeproduktan teknologion, spermodonadon kaj teknikojn de animala bredado. Disponeblaj teknikoj de artefarita fekundigo estas intrauterkola fekundigo kaj intrautera fekundigo. La profitanto de artefarita fekundigo estas virino kiuj deziras naski sian propran filon kiu povas esti el lesba rilato, unusola virino aŭ virino de heteroseksa rilato sed kun maskla partnero kiu estas nefekunda. Intrauterkola fekundigo (IUI) estas la plej facila kaj plej ofta fekundiga tekniko kaj povas esti uzata en la hejmo por mem-fekundigo sen medicina profesia helpo.[1] Kompare kun la natura fekundigo (t.e., fekundigo per kopulacio), artefarita fekundigo povas esti pli kosta kaj pli ĝena, kaj povas postuli profesian helpon.

Kelkaj landoj havas leĝojn kiuj limigas kaj regulas kiu povas donaci spermon kaj kiu kapablas kaj rajtas ricevi artefaritan fekundigon, kaj la konsekvencojn de tis fekundigo. Kelkaj virinoj kiuj vivas en jurisdikcioj kiuj ne permesas artefaritan fekundigon povas veturi al alia jurisdikcio kiu permesas ĝin.

Vidu ankaŭ redakti

  • D-ro Dorner, originale esperantlingva romano kritike prilumanta la moralajn problemojn kaj ideologiajn tentiĝojn de tiu teknologio

Notoj redakti

  1. European Sperm Bank USA [1] Alirita la 20an de Majo 2018.