KOVÁCSY Béla (pro. kova:ĉi) estis hungara bestkuracisto, ekonomia verkisto naskita en Tasnádszántó la 22-an de novembro 1861 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de junio 1931. Lia nobela antaŭnomo estis hadadi.

Béla Kovácsy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1861 (1861-11-22)
en Santău
Morto 6-an de junio 1931 (1931-06-06) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de BudapeŝtoEkonomia Akademio
Okupo
Okupo bestokuracisto • verkisto de nefikcio
vdr

Biografio redakti

Béla Kovácsy lernis en la Veterinara Akademio de Budapeŝto, poste en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). En 1884 li fariĝis bestokuracisto en Sopron. En 1885 li estis profesoro de instituto ekonomia, poste de la katedro pri bestkulturado de la akademio de Kassa kaj en 1895 direktoro. De 1907 li estis direktoro en Budapeŝto de la instituto Országos Gyapjúminősítő Intézet. Li havis gravan rolon en evoluigo de Muzeo Agrokultura. Inter 1885–95 li redaktis la semajngazeton Gyakorlati Mezőgazda.

Verkoj redakti

  • A ló és annak tenyésztése (Kassa, 1888);
  • A sertés, annak tenyésztése és hizlalása (kun Károly Monostori , Kassa, 1890);
  • Házi állataink takarmányozása (Kolozsvár, 1893);
  • Takarmányozástan (Kassa, 1893);
  • A szarvasmarha tenyésztése (Bp., 1907);
  • A cukorrépa trágyázása (Bp., 191z);
  • Juhtenyésztés és gyapjúisme (Bp., 1923).

Fontoj redakti