Bertram POTTS (naskiĝis en 1895, mortis la 2-an de januaro 1994 en Lower Hutt, Nov-Zelando) estis novzelanda esperantisto ekde 1912. Lia edzino dum 73 jaroj estis Mary E. Potts (naskiĝis en 1897 - mortis la 9-an de decembro 1993).

Bertram Potts
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1894 (1894-11-30)
Morto 2-an de januaro 1994 (1994-01-02) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nov-Zelando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En Esperantujo redakti

Li estis prezidanto (1938-1948), poste dumviva honora prezidanto de Novzelanda Esperanto-Asocio, redaktoro kaj recenzanto de ties revuo (1944-1964). En 1956-1957 li vojaĝe prelegis en 11 eŭropaj landoj pri la prahistorio de Nov-Zelando.

Verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de Facila skeĉalbumo, 1984.

Dumviva membro kaj plurjardeka fakdelegito de UEA, li estis tutmonde konata precipe kiel verkisto. Li aperigis la legolibron Progress Esperanto Reader (1940), la novelajn volumojn Nokto da timo (1971), La nova butikisto de Nukugaia k. a. noveloj (1978) kaj Kaverno apud la maro (1983), la edukcelan Facila skeĉalbumo (1984), tradukon de la romano Infanoj de la malriĉuloj de John A. Lee (1972) kaj Poezia bukedo por geknaboj de la mondo (1978).

Bibliografio redakti

Originalaj verkoj redakti

  • Nokto da timo (Dansk Esperanto Forlag, 1971)
  • Poezia bukedo por geknaboj de la mondo (Amo-Akademio, 1978; dua eldono: Fonto, 2016)
  • La nova butikisto de Nukugaia, kaj aliaj noveloj (La Laguna, 1978)
  • Kaverno apud la maro, novelaro (Stafeto, 1983)
  • Facila skeĉalbumo, 100 mallongaj skeĉoj por legado aŭ prezentado (Fonto, 1984)

Tradukaĵo redakti

Artikolo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj ĉe Vikifontaro redakti