Bibern SH
Bibern estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 244 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ek de la 1-a de januaro 2009 Bibern estas parto de la komunumo Thayngen.
Bibern | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Komunumo(j) | Thayngen |
Koordinatoj | 47° 46′ 26″ N 8° 40′ 34″ O / 47.77389 °N, 8.67611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 46′ 26″ N 8° 40′ 34″ O / 47.77389 °N, 8.67611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 244 |
Areo | 1,80 km² |
Alteco | 462 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8242 |
Geografio redakti
Bibern situas ĉe la bordo de la rivereto Biber norde de Thayngen ĉe la limo de Svislando kun Germanio.
Najbaraj komunumoj kaj lokoj redakti
Bibern limas en nordo al la komunumo Hofen, en oriento al Hilzingen kaj Tengen (ambaŭ en Baden-Virtembergo en Germanio), en sudo al Thayngen, en sudokcidento al Lohn kaj en okcidento al Opfertshofen.
Trafiko redakti
Bibern per lokaj aŭtobusoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen estas ligita kun Thayngen kaj Ŝafhaŭzo.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Bibern datiĝas el la jaro 1050 kiel Biberaha.
Komunuma kunfandiĝo redakti
Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Bibern ek de la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Bibern