Bombardado de Gerniko

La Bombardado de Gerniko okazis la 26an de aprilo 1937 kiel aera bombardado de la urbo Gerniko, en Eŭskio, Hispanio, dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi estis farita, por la profito de la naciisma registaro de Francisco Franco, de liaj aliancanoj nome la germana Legio Condor de la Luftwaffe kaj la itala aviadilaro nome "Aviazione Legionaria", sub la kodonomo Operaco Rügen. La urbo estis tiam uzita kiel komunikvoja centro ene de la respublika teritorio malantaŭ la frontlinio. La operaco malfermis la vojon al la armeo de Franco por konkeri Bilbaon kaj sekve atingi venkon en norda Hispanio. Kelkajn tagojn post la atako naciismaj fortoj okupis la urbon sen signifa rezisto.

Ruinoj de la detruita urbo.

La bombado unue altiris internacian atenton al la partopreno de Germanio kaj Italio en la konflikto. Ĝis tiam Germanio praktikis nean politikon rilate al sia milita partopreno en Hispanio. Germanio publike asertis neŭtralecon rilate al la konflikto. Kvankam la bombado de Gerniko ne estis la unua fojo, ke germanaj aviadiloj plenumis operaciajn agadojn en la Civita Milito, aŭ la unuan fojon, ke severaj perdoj estis kaŭzitaj al civiluloj, la detruo de Gerniko fariĝis furoraĵo kaj ŝanĝis publikan opinion pri la partopreno de Germanio en la konflikto.

Lundo, kiam okazis la bombado, estis tradicie merkata tago ĉe Gerniko. La merkata tago kunvenigis multajn loĝantojn el kaj ĉirkaŭ la urbo.Antaŭaj germanaj bombadoj inkluzivis la bombadon de Madrido, kaj la bombadon de rifuĝintoj fuĝantaj de Malago.

La atako okazigis polemikon, ĉar konsistis en la bombado de civiluloj fare de milita aerforto. La nombro de viktimoj estas ankoraŭ disputata; la eŭska registaro informis pri 1 654 personoj mortigitaj en la momento, dum lokaj historiistoj identigis 126 viktimojn[1] (poste reviziita de la aŭtoroj de la studo al 153).[2] Brita fonto uzita de Air War College postulis 400 civilulojn mortigitajn.[3][4] Sovetaj arkivoj postulis 800 mortojn en la 1a de majo 1937, sed tiu nombro povis ne inkludi viktimojn kiuj poste mortis pro vundoj en hospitaloj aŭ kies kadavroj estis poste malkovritaj subtere inter la ruinoj.[5] Entute 22 tunoj da bomboj estis faligitaj sur la urbon. La bombado komenciĝis je la 16:30 kaj daŭris ondon post ondo ĝis la 18:45. Krom la urbo mem, ankaŭ la vojoj ĉirkaŭ ĝi, kiuj estis plenaj de rifuĝintoj fuĝantaj de la urbo, ankaŭ estis bombitaj.

Krom la militaj celoj (komunikvojoj kaj armilfabrikoj) kaj la viktimnombro, oni ofte priparolis la aferon ke germanoj deziris ĉefe frapegadi la civilan loĝantaron por nuligi rezistadan deziron: oni uzis incendiigajn bombojn, kio detruis ĝis tri kvaronojn de la urbo, krom la eŭskan tradician parlamentejon kaj la simbolan Gerniko-arbon.

La bombado estis la temo de fama kontraŭ-milita pentraĵo fare de Pablo Picasso, komisiita de la registaro de la Respubliko. Ĝi estis priskribita ankaŭ en ksilografio fare de la germana artisto Heinz Kiwitz,[6] kiu poste mortis luktante en la Internaciaj Brigadoj,[7] kaj de René Magritte en la pentraĵo Le Drapeau Noir (La nigra flago).[8] La bombado impresigis kaj inspiris ankaŭ multajn aliajn artistojn, kiel videblas en skulptaĵo de René Iché, en unu el la unuaj elektr-akustikaj muzikpecoj de Patrick Ascione, en muzika komponaĵo de René-Louis Baron kaj en poemoj de Paul Eluard kaj de Uys Krige. Estas ankaŭ kurta filmo de 1950 fare de Alain Resnais titolita "Guernica".

Responde al la okazaĵo. La pentraĵo Gerniko montriĝas hodiaŭ ĉe la Nacia Muzeo de Arto en Madrido, kaj kopio de ĝi montriĝas sur muro de la konstruaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la enirejo de la ĉambro de la Sekureca Konsilio, kiel monumento al la teruraj militoj.

Notoj redakti

  1. "Verdades sobre Gernika" Deia. Alirita la 22an de januaro 2019.
  2. "Los gernikarras hemos recibido desde niños por transmisión oral lo que fue el bombardeo" Euskonews. Alirita la 22an de januaro 2019.
  3. Corum, James S. (1998) "Inflated by Air. Common perceptions of civilian casualties from bombing". Air War College.
  4. "The legacy of Guernica" BBC. Alirita la 22an de januaro 2019.
  5. Abrosov, Sergei. V nebe Ispanii, 1936–1939 gody. Moscow 2003. ISBN 978-5-699-25288-6
  6. Siegfried Gnichwitz, "Heinz Kiwitz: gekämpft · vertrieben · verschollen" (PDF) Arkivigite je 2012-11-20 per la retarkivo Wayback Machine Stiftung Brennender Dornbusch. Liebfrauenkirche, Duisburg (7a de novembro – 5a de decembro 2010), pp. 4–5. Alirita la 22an de januaro 2019.
  7. Thomas Becker, "Willkommen im Club" Arkivita la 4an de marto 2016 en Wayback Machine Der Westen (7a de oktobro 2008). Alirita la 22an de januaro 2019.
  8. National Galleries of Scotland – Le Drapeau Noir