Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam

La Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam (angle Sir Seewoosagur Ramgoolam Botanical Garden), oficiala nomo de Botanika ĝardeno de Pamplemousses estas botanika ĝardeno situanta en urbo Pamplemousses, en la samnoma distrikto Pamplemousses, en la nordo de insulo Maŭricio apud Port-Luiso, kaj antaŭe konata kiel "Jardin de Mon Plaisir", pro la nomo de la palaco konstruita ĉi tie.

Botanika ĝardeno
Sir Seewoosagur Ramgoolam
botanika ĝardeno
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Maŭricio

(Vidu la situon sur mapo : Maŭricio)
Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam
Geografia situo 20° 6′ 25″ S, 57° 34′ 46″ O (mapo)-20.10694457.579444Koordinatoj: 20° 6′ 25″ S, 57° 34′ 46″ O (mapo)
Map
Botanika ĝardeno
Sir Seewoosagur Ramgoolam
Lando(j)  Maŭricio
Urbo Pamplemousses
Geografio
Areo 25 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1735
Tipo Botanika ĝardeno
Specioj 500
vdr
Mapo de la ĝardeno

Lokigo redakti

La Botanika ĝardeno de Pamplemousses situas nur 11 km for de la ĉefurbo Port-Luiso en Maŭricio, en la urbo Pamplemousses, kiu ŝuldas sian nomon al la citrusaj fruktoj, kiujn la nederlandanoj enkondukis en sia tempo.

Historio redakti

Ĝi estis kreita de guberniestro Mahé de La Bourdonnais, transformita de botanikisto Pierre Poivre en la 18-a jarcento, kompletigita de brita hortikulturisto James Duncan kaj lastatempe en 1988, alinomita "Botanika ĝardeno Sir Seewoosagur Ramgoolam" honore al la Patro de la Nacio de Mauricio.

Kolektoj redakti

La Botanika Ĝardeno de Pamplemousses estas botanika ĝardeno kiu prezentas grandan nombron da importitaj plantospecioj same kiel endemiajn speciojn el Maŭricio.

Malantaŭ la impona blanka barilo el forĝita fero de la enirejo, troviĝas Avenuo La Bourdonnais, kie staras grandega baobabo, kaj ambaŭflanke vicoj de grandegaj palmarboj latania plenaj de grimpoplantoj kaj filodendroj, kiuj envolvas la vizitantojn per sia tropika abundo.

Ĉi tie troviĝas kune granda nombro de specioj kaj varioj de gigantaj nufaroj kun la grandaj lagetoj de Victoria amazonica kaj de Lotusoj ( Nelumbo nucifera), bosko de orkoloraj bambuoj el Barato, palmarboj de Rafio, Banjano ĉirkaŭ ducent-jaraĝa, kaj granda nombro da spicoj.

Ne ekzistas etikedoj de plantoj pli indaj je famo ol ekzemple: baobaboj, agatidoj, arboj rilataj al araŭkarioj, granda kolekto de arekacoj kie troviĝas la talipot-palmo (Corypha umbraculifera), kiu floras en la aĝo de 40 jaroj, iom antaŭ sia morto.

Bildgalerio redakti

Bibliografio redakti

  • (fr) A.W. Owadally, Un Guide du Jardin botanique Sir Seewoosagur Ramgoolam (anciennement Jardin botanique royal) : Pamplemousses, île Maurice,‎ , 53 p.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardín Botánico de Pamplemousses en la hispana Vikipedio.