Boulder - prononco laŭ sistemo IFAboʊldər - estas la administra centro kaj la plej multe loĝata komunumo de samnoma distrikto Boulder, kaj la 11-a plej multe loĝata komunumo en la usona ŝtatoKoloradio. Boulder situas ĉe la bazo de la montetoj de la Rokaj Montoj ĉe alto de 1 655 metroj super marnivelo. La urbo situas 40 kilometron nordokcidente de Denver.
Boulder
urbo de Usono • kantona sidejo • universitata urbo • urbego
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 108 250 loĝantoj sur areo de 66,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 617 loĝantoj/km².
Boulder estas fama pro sia asocio pri la historio de konkero de la Sovaĝa Okcidento kaj por esti la hejmo de la ĉefa kampuso de la Universitato de Koloradio, la plej granda universitato de la ŝtato. La urbo ofte ricevas altajn rangojn en arto, sano, bonstato, kvalito de vivo kaj edukado.