Burtigny

komunumo de Svislando

Burtigny estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 355 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Burtigny
Blazono de Burtigny
Blazono de Burtigny
Blazono de Burtigny
Burtigny
Burtigny
Burtigny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 28′ 0″ N 6° 15′ 30″ O / 46.46667 °N, 6.25833 °O / 46.46667; 6.25833 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 0″ N 6° 15′ 30″ O / 46.46667 °N, 6.25833 °O / 46.46667; 6.25833 (mapo)
Areo 5,68 km²
Alteco 737 m super marnivelo
Poŝtkodo 1261
Komunumkodo 5854
Mapo de Burtigny
Mapo de Burtigny
Situa mapo de Burtigny
vdr

Geografio redakti

La komunumo Burtigny situas sura la suda flanko de la Ĵurasa Montaro kun bela belvido proksimume 350 metrojn super la nivelo de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Burtigny, la setlejo Sur la Motte, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Burtigny limas en nordo al Marchissy, en nordnordoriento al Longirod, en nordoriento al Saint-Oyens, en orientnordoriento al Essertines-sur-Rolle, en oriento al Gilly, en orientsudoriento al Bursins, en sudoriento al Vinzel, en sudo al Luins, en sudsudokcidento al Begnins, kaj en okcidento al Le Vaud.

Trafiko redakti

Burtigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Bursins al Marchissy. Krome kondukas vojo de Begnins al Burtigny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sude de la komunumo apud Gland.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Burtigny datiĝas el la jaro 1144 kiel Britiniaco. En la komunumo estis trovitaj ujoŝtonoj el prahistoria tempo, fandfornoj el la bronzepoko kaj tombomontetoj el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko la senjoroj de Prangins, Mont-le-Vieux kaj Aubonne dividis inter si la senjorecon pri la teritorio. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Baronejo kaj ek de 1701 Voktejo Aubonne. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Rolle kaj surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti