Vinzel

komunumo de Svislando

Vinzel estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 342 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Vinzel
Blazono de Vinzel
Blazono de Vinzel
Blazono de Vinzel
Vinzel
Vinzel
Vinzel
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 26′ 50″ N 6° 16′ 45″ O / 46.44722 °N, 6.27917 °O / 46.44722; 6.27917 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 50″ N 6° 16′ 45″ O / 46.44722 °N, 6.27917 °O / 46.44722; 6.27917 (mapo)
Areo 1,09 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 1184
Komunumkodo 5863
Mapo de Vinzel
Mapo de Vinzel
Situa mapo de Vinzel
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vinzel situas sur la suda flanko de la monteta ĉeno inter la Ĵurasa Montaro en nordo kaj la Lago Lemano en sudo, proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Nyon kaj 15 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vinzel kaj la vilaĝeto La Tuilière en sudo de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,09 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vinzel limas en nordo al Burtigny, en oriento al Bursins, kaj en sudo kaj okcidento al Luins.

Trafiko redakti

Tra Vinzel pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas tra la suda pinto de la komunumo, troviĝas tri kilometrojn sudokcidente apud Gland. Pere de poŝtaŭtolinio de Rolle al Gland la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vinzel datiĝas el la jaro 1145 kiel Vyncgel kaj Vynciel. Dum mezepoko la vilaĝo estis dividita inter diversaj feŭdoj kaj apartenis al la Senjorujo Rolle. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la berna Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Rolle kaj surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti