Carlo BLASIS (Napolo, 1803 - Cernobbio, 1878), estis itala instruisto de baleto, koregrafo kaj dancisto. Lia profesia kaj pedagogia agado kontribuis al perfektigo de la baleto (Traité élémentaire, théorique et pratique de l'art de la danse, 1820; Code of Terpsichore, 1828).[1] Li estis disĉiplo de Jean Dauberval kaj Salvatore Viganò, kaj poste estis kaj majstro kaj teoriulo de danco.

Carlo Blasis
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1797 (1797-11-04)
en Napolo
Morto 15-an de januaro 1878 (1878-01-15) (80-jaraĝa)
en Cernobbio
Lingvoj francaitala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo dancisto • koreografo • baleta majstro • baleta dancisto
vdr

Biografio redakti

Blasis estis filo de konata muzikisto kaj komponisto, edukiĝis en etoso de artoj kaj inter la ĉefaj tiamaj beletristoj. Li studis muzikon, arkitekturon, desegnon, geometrion kaj anatomion.[2]

 
Arabesko de la Traité de Blasis.

Li estis la unua kiu publikigis analizon pri la tekniko de baleto jam en 1820, en verko nomita “Traité élémentaire, théorique, et pratique de l'art de la danse” (Baza traktaĵo pri la arto de danco, la teorio kaj la practiko). Li poste verkis “The Code of Terpsichore” (La kodo de Terpsiĥoro). En tiuj lernolibroj li kodigis sian instruadon, metodojn kaj ĉiun sciaron pri tekniko de klasika baleto. Tiuj libroj –ankoraǔ nuntempe- utilas kiel bazo por la edukado en klasika baleto. Oni atribuas al li la dancosintenon "attitude", derivita el la fama statuo de Merkuro de Giovanni da Bologna.

Li malkovris la teknikon por eviti kapturniĝon dum turnoj nomita “spotting”, pere de kiu la dancisto turnas sian kapon pli rapide ol la cetero de la korpo, kaj tiel li tenas sian fokuson sur punkto, evitante tiel la senton de kapturno.

En 1855 li kreis la "stangon" kaj ekzempligis ĝian uzadon cele al faciligo de la lernado kaj perfektigo de la klasika danco.

Li sugestis, ke la baletlernado startu pere de ekzercado ĉe la stango, sekvite de centra aŭ ĉefa laboro finante pere de kombinoj “allegro” movante sin tra la klasejo.

Notoj redakti

  1. Carlo Blasis, en michaelminn.net. Alirita la 2an de marto 2019.
  2. Carlo Blasis en Biografías y Vidas, alirita la 2an de marto 2019.