Carlo Bohländer (* 25-an de septembro 1919 en Frankfurto ĉe Majno; † 5-an de junio 2004 samloke) estis germana ĵazmuzikisto (trumpetisto, gastejestro kaj ĵazinstruisto).

Carlo Bohländer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1919 (1919-09-25)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 5-an de junio 2004 (2004-06-05) (84-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo trumpetisto • verkisto de nefikcio
vdr

Studinte klasikan muzikon ekde 1935 ĝis 1938 en Frankfurto ĉe konservatorio D-ro Hoch, li fondis en 1941 kontraŭleĝe (dum la nazia epoko ĵazo estis malpermesita) ĵazklubejon. Post la Dua Mondmilito li muzikis en diversaj ĵazbandoj, i.a. kun Emil Mangelsdorff. Li instruis ĵazon ĉe la Altlernejo pri Muziko je Kolonjo(1958–59) kaj direktis ekde 1960 ĝis 1966 une kun Emil Mangelsdorff la ĵazkurson ĉe la frankfurta junulara muziklernejo. Ekde la 1960-aj jaroj li malpli multe prezentis. Li verkis plurajn librojn kaj broŝurojn, inter ili Harmonielehre (ĵazo), Anatomie des Swing (1986) kaj estis la unua eldonisto de la instruilo-serio Jazz Studio. Kun Karl Heinz Holler li ankaŭ verkis la unuan germanlingvan ĵaz-konsultlibron , Reclams Jazzführer, kies diversajn eldonojn li prizorgis ĝis sia morto.

Literaturo redakti

Carlo Bohländer: "The Evolution of Jazz Culture in Frankfurt: A Memoir." In: Jazz and the Germans. Herausgegeben von Michael J. Budds. Hillsdale, N.Y.: Pendragon Press, 2002, 167-178.