Cheonggyecheon

rivereto en Seulo, Koreio

Cheonggye-fluo, konata ankaŭ Cheong Gye Cheon, unuvorte Cheonggyecheon, pronoco per sistemo IFA t͡ɕʰʌ̹ŋ.gje̞.t͡ɕʰʌ̹ːn, do pli-malpli [ĉan gjeĈAN], estas 10,8 km rivero fluanta tra la centra distrikto de Seulo, Sud-Koreio kaj alfluanta la riveron Han.

Cheonggyecheon
rivero • linia parko
Bazaj informoj
Longeco 10,92 km
Fluo
Geografio
Landoj Sud-Koreio
Regionoj Seulo
vdr

Antaŭ ĉ. 50 jaroj, la rivero disigis la riĉajn kaj malriĉajn partojn de la urbo, sed oni elkonstruis anstataŭ ĝi ses-lenan vojon ekde 1968 (aŭ 1958). Oni malkonstruis la ŝoseon ekde 2003 kaj rekreis la riveron kaj elformis parkon ĉe ties bordoj dum 2 jaroj.

La planon pri revivigo de la rivero apogis ĉefurbestro Li Mjung-bak. La laboros kostis 380 milionojn da USD (aliaj fontoj 1-12 miliardoj, laŭ diversaj alkalkuloj) , oni necesis forigi 620.000 tunojn da betono kaj asfalto, devis konstrui 22 novajn pontetojn.

La rivero komencis malvarmigi la aeron, helpis la aermoviĝon kaj tiel purigis la urban aeron.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti