www.landkreis-bamberg.de
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Frankonio
administra sidejo: Bamberg
areo: 1167 km²
loĝantoj: 149 122
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: BA
Municipokodo: 09471
Komunumoj: 36
Administreja adreso: Ludwigstraße 23
96045 Bamberg
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Bamberg (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario, kiu estas subŝtato de Germanio.

La eksterdistrikta urbo Bamberg estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur la distrikta areo de 1.168 km² fine de decembro 2022 loĝis 149 122 homoj; do meznombre 120 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald. La distriktan teritorion de nordo al okcidento trafluas la rivero Majno. Norde de Bamberg en ĝin enfluas de sudoriento la rivero Regnitz (pure 59 kilometrojn longa, kun fonta rivereto Rednitz (39,62 km) kaj ties fonta rivereto Fränkische Rezat (63,51 km) sume 162 kilometrojn).

Najbaraj distriktoj redakti

Najbaraj distriktoj estas norde Haßberge kaj Lichtenfels, oriente Kulmbach kaj Bayreuth, sude Forchheim, Erlangen-Höchstadt kaj Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim, en la okcidento Kitzingen kaj Schweinfurt. La distrikto komplete ĉirkaŭas la urbon Bamberg, kiu estas ĝia administra sidejo, sed ne apartenas al ĝi.

Komunumoj redakti

(en 2007)

Urbaj komunumoj redakti

    Baunach 3.909 loĝantoj 30,9 km²
    Hallstadt 8.559 loĝantoj 14,5 km²
    Scheßlitz 7.160 loĝantoj 94,9 km²
    Schlüsselfeld 5.753 loĝantoj 70,2 km²

Merkataj komunumoj redakti

    Burgebrach 6.466 loĝantoj 87,9 km²
    Burgwindheim 1.431 loĝantoj 37,4 km²
    Buttenheim 3.320 loĝantoj 30 km²
    Ebrach 1.845 loĝantoj 29,6 km²
    Heiligenstadt 3.642 loĝantoj 76,7 km²
    Hirschaid 11.666 loĝantoj 41 km²
    Rattelsdorf 4.531 loĝantoj 39,6 km²
    Zapfendorf 5.042 loĝantoj 30,6 km²

Neurbaj komunumoj redakti

    Altendorf 1.941 loĝantoj 8,6 km²
    Bischberg 6.037 loĝantoj 17,5 km²
    Breitengüßbach 4.614 loĝantoj 16,9 km²
    Frensdorf 4.887 loĝantoj 44 km²
    Gerach 1.005 loĝantoj 7,8 km²
    Gundelsheim 3.298 loĝantoj 3,8 km²
    Kemmern 2.554 loĝantoj 8,3 km²
    Königsfeld 1.352 loĝantoj 42,7 km²
    Lauter 1.150 loĝantoj 12,8 km²
    Lisberg 1.753 loĝantoj 8,4 km²
    Litzendorf 6.045 loĝantoj 25,9 km²
    Memmelsdorf 8.997 loĝantoj 26,2 km²
    Oberhaid 4.668 loĝantoj 27,2 km²
    Pettstadt 1.917 loĝantoj 9,9 km²
    Pommersfelden 2.937 loĝantoj 35,7 km²
    Priesendorf 1.534 loĝantoj 8,4 km²
    Reckendorf 2.043 loĝantoj 13,1 km²
    Schönbrunn im Steigerwald 1.935 loĝantoj 24,7 km²
    Stadelhofen 1.261 loĝantoj 41 km²
    Stegaurach 6.947 loĝantoj 23,9 km²
    Strullendorf 7.805 loĝantoj 31,7 km²
    Viereth-Trunstadt 3.645 loĝantoj 15,8 km²
    Walsdorf 2.600 loĝantoj 16,2 km²
    Wattendorf 700 loĝantoj 22,2 km²

Komunumaroj redakti

Verwaltungsgemeinschaft Baunach Baunach, Gerach, Lauter kaj Reckendorf
Verwaltungsgemeinschaft Burgebrach Burgebrach kaj Schönbrunn
Verwaltungsgemeinschaft Ebrach Burgwindheim kaj Ebrach
Verwaltungsgemeinschaft Lisberg Lisberg kaj Priesendorf
Verwaltungsgemeinschaft Steinfeld Königsfeld, Stadelhofen kaj Wattendorf