Distrikto Minden-Lübbecke

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold
administra sidejo: Minden
areo: 1151 km²
loĝantoj: 315 974 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: MI (Minden)

La distrikto Minden-Lübbecke situas en la pleja nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Minden, plia grava urbo estas Lübbecke - jen la du eroj de la distrikta nomo. La distrikto de tri flankoj - okcidento, nordo kaj oriento- estas ĉirkaŭata de la najbara federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 315 974 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj de Malsupra Saksio Osnabrück okcidente, Diepholz kaj Nienburg norde plus Schaumburg oriente. Krome sude najbaras la distriktoj de Nordrejn-Vestfalio Lippe kaj Herford.

Geografio redakti

Partoj de la distrikto, aparte ĉirkaŭ la urboj Minden kaj Lübbecke, apartenas al la nordgermana ebenaĵo. Kun tio kontrastas la montetaroj Wiehengebirge, Wesergebirge kaj la distrikta parto de la Ravensberger Hügelland. Sude de la distrikto troviĝas la same montetara Teŭtoburga Arbaro. En la oriento de la distrikto de sudo al nordo fluas la rivero Weser [prononco "Veza"], el kies fluovojo 59 kilometroj troviĝas ene de la distrikta teritorio. La kanalo Mittellandkanal tranĉas la distrikton centre de okcidento al oriento. Tradicie en la distrikto troviĝis aparte multaj historiaj muelejoj. La parte ebena, parte milde monteta pejzaĝo bone taŭgas por biciklado, kaj en pluraj fervojaj stacidomoj eblas lui bicikojn - unu el la turismaj vojoj por biciklantoj nomiĝas "mueleja vojo".

La rivero Hunte okcidente troviĝas nur en distanco de 350 metroj de la distrikta limo, la lago Dümmer (la dua plej granda lago de Malsupra Saksio) nordokcidente foras malpli ol 10 kilometrojn.

Administra disdivido redakti

La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj ok estas urboj. La sekva listo estas ordigita alfabete, aldoniĝis inter krampoj la nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022.

  1. Bad Oeynhausen, urbo (49 477)
  2. Espelkamp, urbo (25 174)
  3. Hille, neurba komunumo (15 728)
  4. Hüllhorst, neurba komunumo (13 281)
  5. Lübbecke, urbo (26 027)
  6. Minden, urbo (83 076)
  7. Petershagen, urbo (25 222)
  8. Porta Westfalica, urbo (36 374)
  9. Preußisch Oldendorf, urbo (12 531)
  10. Rahden, urbo (15 773)
  11. Stemwede, neurba komunumo (13 311)

Eksteraj ligiloj redakti