Distrikto Nordhausen

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Nordhausen
Areo: 710 km²
Loĝantoj: 82 444 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16062
Aŭtokodo: NDH
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Nordhausen situas en la pleja nordo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Nordhausen. La distrikto kovras areon de 710 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 82 444 loĝantojn.

la distrikta administrejo

Najbaras la distriktoj Harco kaj Mansfeld-Suda Harco norde kaj oriente, Kyffhäuser sude, Eichsfeld okcidente kaj Osterode kaj Goslar nordokcidente.

Norde la distrikta teritorio limiĝas de la mezalta montaro Harco.

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹ administras ankaŭ pliajn najbarajn komunumojn

  1. Bleicherode¹ (10 163)
  2. Ellrich (5492)
  3. Heringen (Helme)¹(4659)
  4. Nordhausen, urbo (41 339)

Neurbaj komunumoj
² administrata en la urbo Bleicherode
³ administrata en la urbo Heringen (Helme)

  1. Großlohra² (849)
  2. Görsbach³ (997)
  3. Harztor (7474)
  4. Hohenstein (2039)
  5. Kehmstedt² (445)
  6. Kleinfurra² (1009)
  7. Lipprechterode² (484)
  8. Niedergebra² (619)
  9. Sollstedt (2965)
  10. Urbach³ (860)
  11. Werther (3050)

Eksteraj ligiloj redakti

 
parka enirejo en Nordhausen