La Dornakola ibisoPajlkola ibiso (Threskiornis spinicollis) estas birdospecio de la familio de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ili povas troviĝi tra Aŭstralio, Novgvineo, kaj partoj de Indonezio. Plenkreskuloj havas distingajn pajlecajn aŭ dornecajn plumojn en siaj koloj; de tie la du alternativaj elektoj de komuna nomo kaj la latina scienca nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dornakola ibiso
Dornakola ibiso, plenkreskulo en Kvinslando
Dornakola ibiso, plenkreskulo en Kvinslando

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Threskiornis
Specio: Th. spinicollis
Threskiornis spinicollis
(Jameson, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ibisaro de Dornakolaj ibisoj.

Dornakolaj ibisoj estas grandaj birdoj, ĉirkaŭ 60–75 cm longaj. Ili havas malhelajn flugilojn kiuj montras irizecajn, multkolorajn nuancojn (ĉefe purpurajn, bluajn kaj malhelverdecajn) sub sunlumo, kaj havas malhelajn dorson kaj kolumon. Plej el la kolo estas blanka, kiel la subaj partoj kaj subvosto. Ili havas longan, nigrecan, subenkurban bekon, kaj ties kruroj estas kutime ruĝaj ĉe supro kaj malhelgrizaj ĉe pìedoj. La pajlecaj pendantaj kolumplumoj de plenkreskuloj havigas al la birdo ties nomojn.[1] Estas nigraj kaj senplumaj la tuta kapo, supra kolo (antaŭe) kaj gorĝareo.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed maskloj havas pli longajn bekojn kaj inoj havas malhelan bendon tra siaj supraj brustoj. Junuloj havas pli senkolorajn kaj pli mallongajn bekojn kun malpli da kurbeco, kaj ne havas la pajlecajn plumojn de la kolo.[2]

Tiu specio havas nigran kapon kiel la aliaj samgenranoj, sed estas la ununura specio en la genro kiu ne havas blankan korpon (dorso kaj flugiloj), do ne estas blankaj ibisoj.

Distribuado kaj habitato redakti

Dornakolaj ibisoj troviĝas tra Aŭstralio, escepte ĉe partoj de Okcidenta Aŭstralio, Suda Aŭstralio, kaj sudokcidenta Tasmanio. Ili estas plej abundaj en la orienta marbordo, kaj loĝas ankaŭ en Norfolkinsulo kaj en Insulo de Lord Howe. Ili troviĝas ankaŭ en plej sudorienta Indonezio kaj Novgvineo.[3] Ili troviĝas ĉe neprofundaj nesalakvaj humidejoj, kultivataj paŝtejoj, bordoj de marĉoj kaj lagunoj, kaj sekaj aŭ malsekaj herbejoj. Ili tendencas eviti aridajn kaj salakvajn areojn, kaj marbordajn kotejojn, Ili estas tre nomadecaj, kaj konstante moviĝas serĉe de taŭgaj habitatoj.[4] Ili videblas ofte stare sur altaj branĉoj de nudaj arboj, konture kontraŭ la ĉielo.[5]

Manĝo redakti

Dornakolaj ibisoj ne adaptiĝis al la ampleksa vario de manĝo el kiu nun vivtenas sin la Aŭstralia blanka ibiso. En neprofundaj akvoj, la Dornakolaj ibisoj manĝas akvajn insektojn, moluskojn, ranojn, kaj manĝerojn plukitajn el la surfaco de la akvejo. Surtere ili kaptas akridojn, grilojn, kaj lokustojn, kaj ofte estas nomataj “amikoj de farmistoj” ĉar ili manĝas plagojn kiuj alimaniere manĝus la rikoltaĵojn. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn lacertojn, skinkojn, kaj aliajn malgrandajn reptiliojn.[3][4]

Reproduktado redakti

 
Threskiornis spinicollis - MHNT

Ili konstruas granda, aspra, tasforman neston el bastonetoj kaj interplektitaj plantoj inter kareksoj, melaleŭkoj, ciperacoj aŭ arboj super akvo. Ili konstruas ilin kolonie, ofte kun la Aŭstralia blanka ibiso. La reprodukta sezono povas esti ĉirkaŭ marto norde, kaj el julio al decembro sude, sed povas okazi la tutan jaron post fortaj pluvoj en kelkaj areoj.[6] Nestoj estas uzataj jaron post jaro.[3]

Referencoj redakti

  1. SCZ org. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2012-07-22.
  2. Fourth Crossing Wildlife. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2012-07-22.
  3. 3,0 3,1 3,2 Birds in backyards
  4. 4,0 4,1 Birdphotos. Arkivita el la originalo je 2008-07-26. Alirita 2012-07-22.
  5. Critters of Calamvale Creek
  6. CSIRO paper

Eksteraj ligiloj redakti