E-maĵoro

E-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko e. La tonalon E-maĵoro oni indikas en la notacio per kvar diesoj (f♯, c♯, g♯, d♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko e-g♯-b), oni nomas E-maĵoro.

E-maĵoro ofte estas sentata hela kaj brila. Por gitaristoj ĉi tiu tonalo estas pro la baza agordo de la kordoj tre simpla. Pro tio oni uzas ĉi tiun tonalon ofte en gitaromuziko.

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti