Eliades OCHOA (naskiĝinta la 22-an de junio 1946 en Alto Songo, Songo - La Maya, en la provinco Oriente) estas kuba gitaristo kaj kantisto.

Eliades Ochoa
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1946 (1946-06-22) (77-jaraĝa)
en Songo – La Maya, Kubo
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantistokomponistogitaristo
TTT
Retejo http://www.eliadesochoaofficial.com/
vdr
Eliades Ochoa dum festivalo en Freiburg 2015

Ochoa alkreskis kun la muziko de siaj gepatroj sur la kamparo. En 1958 li komencis ludi kuban gitaron nome tres, kiu konsistas el tri (hispane = tres) kordoĥoroj. Jam tre junaĝa li ludis kiel stratmuzikisto en Santjago, por subteni siajn gepatrojn finance. En 1978 li eniĝis en la muzikistaron Cuarteto Patria, kiu jam ekde la 1940-aj jaroj estis konata en Kubo.

Tutmonde li diskonatiĝis per la muzikalbumo „Buena Vista Social Club“ produktita de Ry Cooder kaj la samnoma kinofilmo de Wim Wenders. En 2012 Ochoa gajnis la premion Grammy por sia albumo „Un bolero para ti“.[1]

Diskaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Buena Vista Social Club.

Muzikalbumoj

  • A una coqueta (1993, als Cuarteto Patria)
  • The Lion Is Loose (Se soltó un león) (1996, kiel Cuarteto Patria)
  • CubAfrica (1998. Kun Manu Dibango)
  • Sublime ilusión (1999)
  • Tributo al Cuarteto Patria (2000)
  • Estoy como nunca (2002)
  • Un bolero para ti (2012)

En la projekto AfroCubism:

  • Afro-Cubism (2010)

Unuopaĵoj

  • My Papacito (Son Montuno)
  • Chan Chan (Eliades Ochoa & Compay Segundo) (1997)
  • El carretero (1997)
  • El cuarto de Tula (Eliades Ochoa & Ibrahim Ferrer) (1997)
  • Qué lío, compay Andrés (2005)
  • Hemingway (Bløf & Eliades Ochoa) (2006)

Referencoj redakti

  1. XIII Annual Latin Grammy Award Winners Announced, worldmusiccentral.org de la 15-a de novembro 2012, legita la 11-an de aŭgusto 2015

Eksteraj ligiloj redakti