Esparto laŭ PIV estas "komuna nomo de diversaj herboj Mediteraneaj (i.a. ligeo, spartio k[aj] alfo), uzataj por fari plektaĵojn".[1] La agado esparti konsistas el plektado de esparto, nome espartado. Espartaĵoj estas ajna plektita laboraĵo el esparto, kiel ŝnuro, mato, korbo kaj simile. Ĝi estis unu el ĉefaj industrioj rilataj al agrikulturo en tradicia ekonomio de kelkaj ruraj regionoj, ekzemple de HispanioItalio, kaj ĉefe de kultivadoj kaj grundo ne tre fekundaj, malriĉaj terenoj kie la espartaj plantoj bone kreskiĝas.

La plektaĵo.
Sandaloj el esparto de la Neolitiko trovitaj en Albuñol (Hispanio).

Esparto estas la nomo per kiu oni konas en mediteraneaj regionoj fibrojn akiritajn el tre diversaj sovaĝaj plantoj ĉefe de la grupo de la Poacoj, kaj ankaŭ foje la plantoj mem. El tiuj fibroj oni fabrikis ŝnurojn, ŝnur-ŝuojn, korbojn kaj espart-frotilojn; la fabrikado de espartaĵoj estis grava en rura ekonomio, sed lastatempe la uzado de aliaj fibroj nuligis la iaman espartan fabrikadon, kiu iom restas laŭ manfarado per hejmaj maŝinoj.

Referencoj redakti

  1. [1] Alirita la 18an de novembro 2017.