Esto

Esto (greke: το ον ) estas io, transcenda, ĝenerala, rilatanta al ĉio kaj al individuo. Ĝi estas la plej fundamenta nocio de klasika filozofio. Ĝia ekzisto determinigas ĉion, individuon kaj nenion. Esto estas la plej malgranda konstruanta aĵo de universo kaj same ĝi estas universo. Sciencoj pri esto estas ontologio kaj metafiziko. Difinado de esto estis diversa dum la historio. Ĝi estis ĉeestigata eĉ kun pensado en raciismo ("la pensado kaj esto estas la samo"- Parmenido, "Cogito ergo sum"- Kartezio). Nihilistoj parolis ke esto ne estas ("Nenio ekzistas kaj nenio estas konebla"- Gorgio), reistoj, ke ne ekzistas estoj abstraktaj (cinikismo, Tadeusz Kotarbiński), materialismo konvinkigis ke esto estas materia kaj spiritualismo ke ĝi estas spirita. Ĝis la Martin Heidegger filozofio esploris eston. Li atestis ke ĝi estas eraro ĉar esto ne estas certa. Laŭ li estado estas certa kaj esplorado estadon (ontologio fundamenta) estos vera konvinko pri la ekzisto.