Franz TRELLER (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1839 en Kaselo, mortinta samloke la 28-an de junio 1908) estis germana verkisto, aktoro kaj reĝisoro.

Franz Treller
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1839 (1839-10-15)
en Kaselo
Morto 28-an de junio 1908 (1908-06-28) (68-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo verkisto • teatra aktoro • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Franz Treller sur la Wehlheiden-tombejo en Kaselo

Vivo redakti

Treller estis la filo de ŝuflikisto. Post la frekvento de la burĝara lernejo li trejniĝis kiel bankfakulo. Sed li jam tiam multe pli interesiĝis pri teatro. Post lerno de aktorumo li deĵoris en teatrejoj de Oldenburg, Bremen kaj Kenigsbergo. Inter 1866 kaj la perfajrega detruo de la teatrejo en 1881 li estis reĝisoro, dramaturgo kaj aktoro de la Germana teatro en Rigo.

Post restadoj en Moskvo kaj Vieno Treller revenis en 1884 en sian naskiĝurbon kaj iĝis ĉefredaktisto de la gazeto Kasseler Allgemeine Zeitung. Ekde 1890 li estis eĉ liberprofesia verkisto.

Verkaro redakti

 
Der letzte Hohenstaufe, 1906

Furoris Treller danke al siaj aventurromanoj en la stilo de Karl May kiuj de multaj volonte legiĝis ĝis la 1960-aj jaroj. Unue li verkis aventurromanojn - ĉefe por junuloj - kies intrigo ofte koneksiĝis al Heslando. Ekzemple en la romano Vergessene Helden temis pri la sorto de pruntedonitaj hesiaj soldatoj en la Usona milito. Tamen pli gravis liaj porjunularaj rakontitaĵoj kaj romanoj, kiuj ofte unue legeblis en la tre ŝatata porjunulara gazeto "Der Gute Kamerad" respektive en la jarlibro "Das Neue Universum". Fakte, ĉe "Der Gute Kamerad" publikiĝis ankaŭ rakontoj de Karl May...

Verkoj (elekto) redakti

Romanoj redakti

  • Die letzten Sprossen des Wolfsgeschlechtes
  • Die Söhne Arimunts
  • Eine versunkene Welt
  • Vergessene Helden
  • Das Kind der Prärie
  • Der Held von Trenton
  • Der letzte Hohenstaufe
  • Der König der Miamis
  • Hung-Li, Eine chinesische Geschichte
  • Verwehte Spuren
  • Der Letzte vom "Admiral" (Kamerad-Bibliothek vol 2)
  • Der Sohn des Gaucho (Kamerad-Bibliothek vol 5)
  • Der Enkel der Könige (Kamerad-Bibliothek vol 10)
  • Der Gefangene der Aimaras (Kamerad-Bibliothek vol 12)
  • Unter dem Römerhelm, Eine Erzählung aus der Zeit Kaiser Domitians

Teatraĵoj redakti

  • Des Königs Narr

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz Treller en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti