Frigyes Mamcserov [fridjeŝ mamĉerov], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mamcserov Frigyes estis hungara reĝisoro, scenaristo. Li apartenis al la bulgara minoritato.

Frigyes Mamcserov
Persona informo
Naskonomo Mamcserov Frigyes
Naskiĝo la  9-an de marto 1923(nun 1923-03-09)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 7-an de novembro 1997
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Frigyes Mamcserov [1] naskiĝis la 9-an de marto 1923 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Mamcserov frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris filmreĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo en 1953. Liaj ĉefaj instruistoj estis Gyula Háy kaj Márton Keleti. Post siaj studoj li laboris en la filma produktejo precipe apud László Ranódy. Inter 1956-1958 li faris filmojn en Bruselo kaj Londono (supozeble li forlasis la landon dum la Hungara revolucio de 1956, sed pri tio mankas informoj), en 1958 li hejmenvenis. Ekde 1962 li reĝisoradis ankaŭ en la Hungara Televizio.

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • ’’Teljes gőzzel’’ (1951)
  • Az orvos halála (ankaŭ reĝisoro, 1966)
  • Illetlenek (ankaŭ reĝisoro, 1977)

Fontoj redakti