Géza Mihalkovics
hungara kuracisto
Géza Mihalkovics [mihalkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalkovics Géza estis hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1884).
Géza Mihalkovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1844 en Peŝto |
Morto | 12-an de julio 1899 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Géza Mihalkovics [1] Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de januaro 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de julio 1899 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Mihalkovics frekventis universitaton en urbo Pest. Post la diplomo en 1869 li laboris apud József Lenhossék. En 1871 helpe de stipendio li estis en Vieno, Lejpcigo, Strasbourg. Hejmenveninta en 1875 li komencis instrui en universitato en Budapeŝto. Li iĝis ordinara profesoro en 1878, baldaŭe li atingis la titolojn dekano kaj rektoro.
Verkaro (elekto) redakti
- Sebészi köttan (1868)
- Az agy fejlődése (Evoluo de la cerbo), (1877, premiita en 1881)
- Anatomie und Entwickelungsgeschichte der Nase und ihrer Nebenhöhle (1894)
- Általános fejlődéstan (1899)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)