József Lenhossék

József Lenhossék [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lenhossék József estis hungara kuracisto, anatomo, kirurgo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1873). Lia patro estis Mihály Ignác Lenhossék, lia filo estis kuracisto Mihály Lenhossék, lia nepo estis Nobel-premiito Albert Szent-Györgyi.

József Lenhossék
József Lenhossék en 1878
József Lenhossék en 1878
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1818 (1818-03-20)
en Buda
Morto 2-an de decembro 1888 (1888-12-02) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Patro Mihály Ignác Lenhossék
Infanoj Mihály Lenhossék • Jozefina Lenhossék
Okupo
Okupo anatomo • antropologo • kuracisto • universitata instruisto • neŭrologo
vdr

József Lenhossék [1] naskiĝis la 20-an de marto 1818 en Buda. Li mortis la 2-an de decembro 1888 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Lenhossék apartenis al la germana minoritato. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vác, kie li lernis hungare. Li lernis en universitato de Pest (urbo) ekde 1833. Li doktoriĝis kiel akuŝisto kaj okulkuracisto en 1841, sed poste li plulernis en universitato de Vieno. Li ricevis diplomon ankaŭ pri kirurgio. Li parte surdiĝis, tial li ne kuracadis, sed esploris. En 1842 li ekinstruis en universitato de Pest, kiun li interrompis por esplori en Vieno. En 1854 li instruis en Universitato Kolozsvár, poste li studvojaĝis al Germanio, Anglio kaj Francio. En 1859 li revenis al Pest por instrui, kie li baldaŭe iĝis rektoro. En 1871 li ricevis la titolon reĝa konsilanto. En Hungario li pionere faris esplorojn helpe de mikroskopo, krome li ofte okupiĝis pri kranioj. Li ricevis premion en 1878, sed li ricevis ankaŭ francan, portugalan, hispanan, italan, svedan, germanan turkan premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Dissertatio inauguralis anatomico-physica de iride (1841)
  • Über den feineren Bau der gesammten Medulla Spinalis (1854)
  • A Santorini viszeres fonatai férfiúnál (1868)
  • Az emberi koponyaisme: Cranioscopia (1875)
  • Adatok a gerinczagyi duczok ismeretéhez, a békán tett vizsgálatok alapján (1885)

Fontoj redakti