Gaetano BRUNETTI (Fano, 1744 - Colmenar de Oreja, 16-a de decembro de 1798), konata ankaŭ kiel Cayetano Brunetti, estis violonisto kaj komponisto itala kiu vivis plej parton de sia vivo en Madrido, Hispanio, je la servo de la reĝoj Karlo la 3-a kaj de Karlo la 4-a.

Gaetano Brunetti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1744 (1744-01-01)
en Fano
Morto 16-an de decembro 1798 (1798-12-16) (54-jaraĝa)
en Colmenar de Oreja
Lingvoj italahispana
Ŝtataneco HispanioPapa Ŝtato
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr
Partituro de la Seksteto kun hobojo n.º 1 de Gaetano Brunetti (1796). Hispana kopio, ĉ. 1800. Parmo, Biblioteko Palaca.

Post rapida muzikinstruado en Livorno, li jam estis en Madrido almenaŭ ekde la 23-a de junio de 1760, kiam li estis nur 16 aŭ 17jaraĝa, sed lertega violonisto.

Lia vivo stabiliĝis ĉirkaŭ 1762, kiam li verkas sian unuan konatan verkon, nome la muziko por komedio García del Castañal de Francisco de Rojas Zorrilla, kaj kiam li edziĝis al Saturnina de Soria la 27an de novembro samjare. Oni konas kvar gefilojn de tiu geedzaro: Juan (ĉ. 1765-1784), Francisco (ĉ. 1765-1834), Manuel Isaac (1779-1789) kaj Luisa (1781-1832), poste edzino de la violonisto Francesco Vaccari.

El 1767 lia kariero prosperiĝas per diversaj postenoj ĉiam en la reĝa kortego.

En 1797 ekmalsaniĝis kaj venontjare mortiĝis.

Verkaro redakti

La katalogo de Gaetano Brunetti fare de Germán Labrador enhavas 346 verkojn, sed oni scias ke estas almenaŭ aliaj pliaj 78 perditaj, kio farus totalon de 424.

 
Tabelo de la muzika produktaro de Brunetti laŭ jaroj kaj ĝenroj (baze sur la datigoj fare de Germán Labrador).

Kompleta diskaro redakti

Aktuale nur 5,2% de la katalogita verkaro de Gaetano Brunetti estis registrita. En la jena listo, la litero L sekvata de numero aludae al katalogo fare de Germán Labrador.

  • Simfonio nº33 (L.322). Kun verkoj de Giuseppe Giordani kaj Giuseppe Valentini. Orkestro de Itala Kamero, dir. Newell Jenkins, Haydn Society (LP), 1953.
  • Simfonio nº22 (L.311). Kun verko de Giovanni Battista Viotti. Orkestro de Itala Kamero, dir. Newell Jenkins, Haydn Society (LP), c.1953.
  • Simfonio nº33 (L.322). Piccola Accademia Musicale, dir. Newell Jenkins, Haydn Society (LP), 1955.
  • Simfonio nº22 (L.311) y nº33 (L.322). Kun verko de Luigi Boccherini. Orkestro de Itala Kamero, dir. Newell Jenkins, Erato (LP), 1955.
  • Simfonio nº31 (L.320). Kun verko de Giovanni Paisiello. Orkestro de Itala Kamero, dir. Newell Jenkins, Haydn Society (LP), c.1955.
  • Symphonies for Kings. Sinfonía nº23 (L.312). Kun verko de Joseph Martin Kraus. Angelicum Orchestra of Milan, dir. Newell Jenkins, Nonesuch Records (LP), sen dato (1966?).
  • 3 Sinfonien. Sinfonías nº22 (L.311), nº26 (L.315) kaj nº36 (L.325). Koncerto Köln, Capriccio (CD), 1994.
  • Los Stradivarius de la Colección Real. Kvinteto kun 2 violonĉeloj op.1 nº5 (L.206). Kun verkoj de Luigi Boccherini kaj Josep Teixidor. Kvarteto Quartet Cassadó, RTVE-Música (CD), 1996.
  • Voilà Viola. Sonata para viola y bajo (L.71). Voilà Viola, Es-Dur (CD), 1997.
  • String Quartets. 4 Kvartetos de kordo (L.150, L.152, L.184 i L.192). Shuppanzigh-Quartett, CPO (CD), 2001.
  • Sei Quintetti per due violini, viola, fagotto e violoncello op.2. 6 Kvintetos kun fagoto op.2 (L.208-213). Quartetto Sandro Materasi & Paolo Carlini, Tactus (CD), 2002.

Bibliografio redakti

  • JENKINS, Newell & BELGRAY, Alice B., "Brunetti, Gaetano", Grove Music Online, 5a de aprilo del 2009.
  • LABRADOR, Germán, Gaetano Brunetti (1744-1798), Catálogo crítico, temático y cronológico, Madrido, AEDOM, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti