Gerard HORENBOUT (ĉirkaŭ 1465 – ĉirkaŭ 1541) estis flandra miniaturisto, nome malfrua ekzemplo de la miniatura tradicio en la pentrarto de la Flandraj Primitivuloj. Li estis "verŝajne kaj amplekse akceptita" kiel la nomita Majstro de Jakobo la 4-a de Skotlando.[1][2]

Gerard Horenbout
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1464 (1464-11-30)
en Gento
Morto 1-an de januaro 1541 (1541-01-01) (76-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Suda Nederlando
Familio
Infanoj Lucas Horenbout • Susannah Hornebolt
Okupo
Okupo pentristo • iluministo
Verkoj Grimani Breviary
Spinola Hours
Rothschild Prayerbook
Sforza Hours
vdr

Biografio redakti

Horenbout loĝis kaj laboris en Gento kaj estas plej bone konata kiel manuskriptilustraciisto. Li faris ankaŭ vitralojn, tapiŝojn, brododesegnojn, feraĵojn kaj panelpentraĵojn. Unuafoje menciita en 1487, kiam li aliĝis al la pentristoj de la Gildo de Sankta Luko.[3][4] Li edziĝis al Margaret Svanders tuj post aliĝi al la gildo. Ili havis ses filojn, du el kiuj estis la artistoj Lucas Horenbout kaj Susanna Hornebolt. Aliaj filoj estis Eloy kaj Joris. Lucas, Susanna kaj almenaŭ unu plia el iliaj filoj estis trejnitaj de Horenbout por estis pentristoj.[3]

Li havis almenaŭ du metilernantojn, unu en 1498, kaj alia en 1502. En 1515, li iĝis pentristo por la Margareto de Aŭstrio, kaj dum mallonge li laboris ankaŭ en la kortego de Henriko la 8-a en Anglio. Li estis vizitita de Albrecht Dürer en 1521, kiam Durero aĉetis ilustraciitan manuskripton faritan de lia filino Susanna Horenbout. Ankaŭ lia filo Lucas Horenbout estis bone konata pentristo.[4]

Lia edzino, Margaret Svanders, aŭ van Saunders, mortis en 1529[5][6] kaj li faris la latunan platon kiu estas en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Fulham, Londono.[7][8]

Li mortis ĉirkaŭ 1540 aŭ 1541.[3]

Notoj redakti

  1. Susan E. James. The Feminine Dynamic in English Art, 1485-1603: Women As Consumers, Patrons and Painters. Ashgate Publishing Company; 2009. ISBN 978-0-7546-6381-2. p. 242.
  2. Scot McKendrick. "Reviving the Past," in Illuminating the Renaissance: The Flemish Triumph of Manuscript Painting in Europe. Getty Publications; 1a de julio 2003. ISBN 978-0-89236-704-7. p. 428.
  3. 3,0 3,1 3,2 Susan E. James. The Feminine Dynamic in English Art, 1485-1603: Women As Consumers, Patrons and Painters. Ashgate Publishing Company; 2009. (ISBN 978-0-7546-6381-2). p. 242.
  4. 4,0 4,1 Richardson, Carol M.. (2007) Renaissance art reconsidered: an anthology of primary sources, Michael W. Franklin, Wiley-Blackwell, p. 10–11. ISBN 978-1-4051-4641-8.
  5. Kathy Lynn Emerson, Wives and Daughters: The Women of Sixteenth Century England[rompita ligilo]. Troy, NY: Whitston, 1984. p. 113.
  6. James Thorne. Handbook to the Environs of London: Alphabetically Arranged, Containing an Account of Every Town and Village, and of All Places of Interest, Within a Circle of Twenty Miles Round London. John Murray; 1876. p. 220.
  7. Fulham: Parish Church of All Saints. An Inventory of the Historical Monuments in London, Volume 2: West London (1925), pp. 31-37. Alirita la 29an de januaro 2014.
  8. Susan E. James. The Feminine Dynamic in English Art, 1485-1603: Women As Consumers, Patrons and Painters. Ashgate Publishing Company; 2009. (ISBN 978-0-7546-6381-2). pp. 242-243.