Germana Golfo (angle German Bight, germane Deutsche Bucht, germane Tyske Bugt, nederlande Duitse Bocht, nordfrise Dútske bocht) estas la sudorienta golfo de Norda Maro. Germanan Golfon limas: sude Nederlando kaj Germanujo, oriente Germanujo kaj Danujo (la duoninsulo Jutlando), norde kaj okcidente Dogger-benko. En Germana Golfo troviĝas la Orientfrisaj, Okcidentfrisaj, Nordfrisaj kaj danaj vadmaraj insuloj kaj krome Vadmaro. Ĉi lasta estas proksimume dek ĝis dek du kilometrojn larĝa[1]. La menciitaj frisaj insuloj kaj apudaj bordaj regionoj estas kolektive konataj kiel Frisujo. La suda parto de Germana Golfo estas konata ankaŭ kiel Helgolanda Golfo. Inter 1949 kaj 1956 la porŝipira veterprognozo de la brita radiostacio BBC uzis "Heligoland" kiel nomon de la areo nun nomata "German Bight".

Germana Golfo
Satelita bildo de Germana Golfo; Jutlando dekstre (oriente)
Satelita bildo de Germana Golfo; Jutlando dekstre (oriente)
Satelita bildo de Germana Golfo; Jutlando dekstre (oriente)
golfeto • golfeto [+]

AkvejoNorda maro
Koordinatoj54° 27′ 14″ N, 7° 12′ 50″ O (mapo)54.4538888888897.2138888888889Koordinatoj: 54° 27′ 14″ N, 7° 12′ 50″ O (mapo)

Germana Golfo (Germanio)
Germana Golfo (Germanio)
DEC
Germana Golfo
Germana Golfo

Germana Golfo (Norda maro)
Germana Golfo (Norda maro)
DEC
Germana Golfo
Germana Golfo
Map
Germana Golfo
vdr
La riverbuŝo de Elbo markas la sudorientan angulon de Germana Golfo. La insulo estas Trischen.

Notoj kaj referencoj redakti