Guaraoj
La guaraoj estas indiĝena amerika etno loĝanta en nordorienta Venezuelo kaj okcidenta Gujano. Oftaj nomoj en la hispana lingvo por ili, alternative uzataj, estas guarao, guarauno, warao, waroa kaj warrau. La termino warao, nuntempe ofte uzata en la hispana kaj angla, tradukeblas kiel "la boato-homoj," pro la dumviva kaj intima rilato de la etnanoj al la akvo. Plejparto de la proksimume 20 000 etnanoj loĝas en la Delta regiono de la rivero Orinoko en Venezuelo, kaj aldone ekzistas pli malgrandaj nombroj en najbara Gujano kaj Surinamo.
Guaraoj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
guaraa lingvo | |
Esperanto kaj Guarao-indianoj redakti
En Esperanto la etno precipe konatiĝis pro la germandevena esperantisto Werner Schad, kiu kiel esploristo kaj ĵurnalisto en vastaj ekspedicioj konatiĝis kun la regiono kaj dumtempe vivis en tribo de la etno: ĉar li uzis la esperantlingvan terminon guarao-indianoj kaj tiu variaĵo krome facile adapteblas al Esperanto, sen neceso transskribi la ne-esperantlingvan literon "w", ĉi-tie uziĝu la termino proponita de li. Aparte intense Werner Schad raportis pri siaj spertoj ĉe la guaraoj en la hispanlingva libro Indios, Pantanos y Selvas (Indianoj, marĉoj kaj praarbaroj) publikigita en Madrido (Hispanio) kaj Caracas (Venezuelo).
La guaraa lingvo redakti
La guaraa estas aglutina lingvo kiu konsistas el pluraj dialektoj parolataj de pluraj triboj. Tiu lingvo ne rilatus al iu ajn alia lingvo. Oni estimas ke ĉirkaŭ 30 000 personoj parolus ĝin. Ĝi havas statuson de malplimulta lingvo en Venezuelo. Multaj guarao-indianoj (90%) ankoraŭ parolas la lingvon, kvankam 50% el ili jam estas dulingvaj (propra + angla aŭ hispana).
La guaraa kosmologia kulturo redakti
La guaraa kosmologio esprimiĝas en mitologiaj rakontoj. La en la angla aperinta libro kaj traduko nederlanden de la libro 'Habuli kaj la malica Teteli' (1978) estas aventurorakonto ĉirkaŭ la figuro Habuli (ankaŭ literumata Haburi).
Bibliografio redakti
(hispana) Werner Schad, Indios, pantanos y selvas: impresiones de una expedicion al Delta del Orinico, Editorial Oceanida, origine Indiana University, ciferigita 8an septembro 2010, 75 p.