Henriko la 1-a (Haitio)

prezidento kaj reĝo de Haitio

Henri Christophe, aŭ Henriko la 1-a de Haitio (n. la 6-an de oktobro 1767 – Insulo Sankta Kristoforo, m. la 8-an de oktobro 1820), estis liberigita sklavo kiu partoprenis en la batalo haitia por la sendependiĝo. Prezidento en 1806, memproklamiĝis reĝo de la duono norda de la lando, en la tiel nomata Haitia reĝlando (1811–1820).

Henriko la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1767 (1767-10-06)
en Grenado
Morto 8-an de oktobro 1820 (1820-10-08) (53-jaraĝa)
en Haitio
Mortokialo pafvundo
Tombo Citadelo Laferrière
Lingvoj haitia kreola
Ŝtataneco Haitio
Familio
Edz(in)o Marie-Louise Coidavid
Infanoj François-Ferdinand Christophe • Jacques-Victor Henry, Prince Royal of Haiti
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Reĝo Henriko la 1-a

Iĝante reĝon, li konstruigis ses kastelojn, ok palacojn kaj la solidan fortikaĵon Citadelo Laferrière, ankoraŭ konsiderata kiel unu el la mirindaĵoj de la epoko. Li ĉirkaŭis sin de ellaborita haitia nobelaro, kiun li mem elpensis, kiu konsistis el 4 princoj, ok dukoj, dudek du grafoj, tridek sep baronoj kaj dek kvar kavaliroj. Ĉi tio iĝis mokindaĵo en Europo, kie la esprimo haitia nobelaro signifis inventitan aristokrataron per neserioza registaro.

Malgraŭ liaj penoj akceli la edukadon kaj establi juran sistemon, la Kodo Henri, Henriko estis malpopulara aŭtokrata monarko kies reĝlando estis en konstanta konflikto kun la sudo. Fine de lia regado, la publika sento estis tute kontraŭ li.

La reĝo Henriko, malsana kaj dubema, decidis sin mortigi per ora kuglo, antaŭ ol suferi puĉon. En la sekva ribeliĝo, lia adolska filo, Daŭfeno Viktoro Henriko, estis mortigita de la ribeliĝintoj, kaj kun li mortis la dinastio Christophe, ĉar Henriko 1-a mem establis la Salfrankan leĝon, kiu malpermesas al virinoj entroniĝi aŭ transdoni rajtojn al siaj posteuloj. Lia vidvino, reĝino María Luisa kaj la du filinoj, la princinoj Athenais kaj Amatista, sukcesis fuĝi el la lando kaj ekloĝis en Italio, onidire ili estis sekse perfortitaj de juna italo sciinte ke ili estas filinoj de reĝo. Ili estis entombigitaj en Pizo.

Vidu ankaŭ redakti