Hidrografio

scienco pri la mezurado kaj priskribado de oceanoj, maroj, riveroj, kaj lagoj

Hidrografio estas la fako de geografio pri maroj, riveroj, kaj aliaj akvaĵoj, respektive akvejoj. Tiu, kies fako estas hidrografio, nomiĝas hidrografo.

Priskribo redakti

Hidrografio temas pri la mezurado kaj priskribado de la fizikaj trajtoj de oceanoj, maroj, markoloj, marbordoj, lagoj, riveroj, kaj fontoj — la grandoj, formoj, profundoj, kvanto de akvo, rapido de fluo, kaj iliaj eblaj ŝanĝoj tra la epokoj pro naturaj kaj artefaritaj kaŭzoj. Hidrogeografio utilas por navigado, ekonomia disvolviĝo, militado, scienca esplorado, kaj medioprotektado.

Historio redakti

Hidrografio originis el la farado de mapoj por navigado fare de individuaj navigistoj; tiaj mapoj estis proprietaĵoj de siaj farintoj, ofte eĉ sekretoj, por komerca aŭ milita avantaĝo.

Dum la kresko de interoceanaj komerco kaj esplorado, hidrografia sondado komenciĝis, farita de registaroj (ofte mararmeoj) kaj fakaj hidrografiaj burooj. Ekzemple, en Britio, la ofico de la Hidrografo de la Mararmeo (angle Hydrographer of the Navy) fondiĝis en 1795; en Usono, la Oficejo de Marborda Sondado (angle Office of Coast Survey) fondiĝis en 1807.

En 1921, la Internacia Hidrografia Organizo fondiĝis por kunordigi la naciajn hidrografiajn buroojn.

La nomo hidrografio devenas de la helenaj vortoj ῠ̔́δωρ “akvo” kaj γρᾰ́φω “(pri)skribi”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti