Ignazio BUTTITTA (Bagheria, 19-an de septembro, 1899 - 5-an de aprilo 1997) estis itala poeto en la sicilia lingvo.

Ignazio Buttitta
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1899 (1899-09-19)
en Bagheria
Morto 5-an de aprilo 1997 (1997-04-05) (97-jaraĝa)
en Bagheria
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Familio
Infanoj Antonino Buttitta vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopartizano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝis en Bagheria, en familio de komercistoj, post partoprenado en la Unua Monda Milito, li aliĝis al la Itala Socialisma Partio kaj komencis skribi poezion en la sicilia lingvo. Liaj verkoj estis tradukitaj al la franca, rusa kaj greka.

La unua poezia libro, kiun li eldonis, estis Sintimintali, sekvita en 1928 de Marabedda. Baldaŭ li transloĝiĝis al Milano, kie li sukcesis en la komerca mondo, daŭrigante sian pasion por literaturo. Pro sia politika orientiĝo, li devis forlasi Milanon dum la Dua Mondmilito, post kio li aliĝis al la Itala Rezistado. Li estis malliberigita de la faŝistoj kaj eskapis en lasta instanco el la mortopuno.

Li revenis al Milano, kie li interagis kun sicilianoj kiel Elio Vittorini, Salvatore Quasimodo kaj Renato Guttuso. En 1954 li publikigis alian libron de poezio Lu pani si chiama pani (la pano nomiĝas pano), financita de la Itala Komunisma Partio. En la libro li estas difinita kiel "Pueta e latru" ("poeto kaj ŝtelisto"), aludo al la maniero, kiel ĝi trapasas homojn kiel ŝtelisto, alprenante iliajn sentojn, lasante malantaŭ sentimentalan fadenon.

Dum lia kariero kiel poeto, Buttitta neniam kaŝis sian fieron esti siciliano, nek sian amon por la lingvo de la insulo. En unu el liaj plej famaj poemoj, Lingua e dialettu (Lingvo kaj dialekto), li parolas eksplicite pri lingvo kiel ŝlosila afero por sia popolo kaj petas siajn sicilajn samlandanojn konservi la lingvon.