Internacia Tago de Feliĉo

Internacia Tago de Feliĉo (angle: International Day of Happiness) – festo fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per rezolucio A/RES/66/281 el la tago 28-a de junio 2012. Por la celebrado oni indikis la tagon 20-a de marto.

Proklamo de la Feliĉ-Tago estis parto de diplomatia kampanjo de la himalaja reĝlando Butano, kiu jam de 1972 aplikas indicon de malneta enlanda feliĉo, servanta al pritakso de la viv-kvalito en maniero pli tuteca ol universale aplikata ekskluzive ekonomia malneta enlanda produkto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti