Interregistara Konsilantaro de Kupreksportaj Landoj

La Interregistara Konsilantaro de Kupreksportaj Landoj (angle Intergovernmental Council of Countries Exporters of Copper (CIPEC), france Conseil intergouvernemental des pays exportateurs de cuivre) estis kreita en 1967 en Lusako kun la celo kunordigi politikoojn de la landoj membroj serĉe al kresko de la enspezoj venantaj el kupro.

Interregistara Konsilantaro de Kupreksportaj Landoj
internacia organizaĵo
Komenco 1967 vd
vdr
Mapo de membroj: malhelverdaj la fondintoj kaj helverdaj la novalvenintoj.

Kompono redakti

Ĝi estis dekomence konstituata per kvar membroj, nome Ĉilio, Peruo, Zairo kaj Zambio. Pliaj kvar estis aldonitaj al la kartelo en 1975 - Aŭstralio, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo kaj Jugoslavio.

CIPEC reprezentis ĉirkaŭ 30% el la rafinita kupro de la mondo, kaj pli ol 50% el la certaj rezervoj de kupro. La intenco de la membroj por sekurigi pli altajn prezojn malsukcesis, partikulare ĉar pliigis la prezojn dum la krizo de 1975-1976, kaj la sekva ŝanĝo de konduto de Ĉilio finfine finigis la kartelon.