János Vinkler [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vinkler János estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1928) de Hungara Scienca Akademio.

János Winkler
János Winkler 1940.
János Winkler 1940.
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1886 (1886-09-13)
en Craidorolț
Morto 7-an de februaro 1968 (1968-02-07) (81-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo profesoro
vdr

János Vinkler [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1886 en Hungario en Királydaróc (nuntempa Craidorolț en Rumanio). Li mortis la 7-an de februaro 1968 en Pécs.

Biografio redakti

János Vinkler akiris diplomojn en Universitato Pázmány Péter en 1909 kaj 1910. Ekde 1909 li laboris en diversaj juĝejoj. En 1912 li plulernis por esti juĝisto, en la sama jaro li komencis instrui en episkopa altlernejo en Pécs. En 1916 li atingis la instruan gradon privata profesoro. Ekde 1922 li instruis jam en universitato de Pécs. En la studjaro 1927 li estis dekano, en 1933 rektoro. En 1933 li studvojaĝis al Marburg kaj Lejpcigo. Li okupiĝis ekzemple pri la konstitucio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Peregyezség (1915)
  • Az igazság a polgári perben (1929)
  • A jog, a jogviszony, perjogviszony (1936)
  • A bírói határozatok (1953)

Fontoj redakti