Józef Chłopicki (naskiĝinta en la 14-a de marto 1771 en Kapustyn (Volinio), mortinta en la 30-a de septembro 1854 en Krakovo) estis pola generalo.

Józef Chłopicki
Persona informo
Józef Chłopicki
Naskiĝo 14-an de marto 1771 (1771-03-14)
en Kapustyn
Morto 30-an de septembro 1854 (1854-09-30) (83-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioKongresa PollandoRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio Q106580562 vd
Profesio
Okupo oficiropolitikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis adjutanto de generalo Franciszek Rymkiewicz kaj aliĝis al la franca armeo en 1797 por liberigi sian patrujon. En 1799-1801 li batalis en Italujo, en 1807 ĉe Eylau kaj Pravdinsk/Friedland, en 1808–11 en Hispanujo kaj en 1812 en Rusio ĉe Smolensk kaj ĉe la rivero Moskva.

Ekde 1815 li sen iu publika ofico vivis en sia patrujo ĝis la eksplodo de la Novembra ribelo en 1830. Kvankam li dubis pri sukceso li aliĝis al la administra konsilantaro kiel ĉefkomandanto kaj transprenis en la 5-a de decembro la diktatorecon ĝis la malfermo de la Parlamento. Li volis peri repaciĝon kun la rusa caro de kiu li esperis cedon al kelkaj deziroj de la poloj. Post la malfermo de la parlamento (18.12.) li retiriĝis sed tuj poste reelektitis diktatoro. Tamen li daŭre estis en favoro de interkompreno kun la rusoj.

Tiaj intencoj kaj lia severeco igis la Patriotan Societon postuli klarigojn de li. Pro tio Chłopicki libervole rezignis pri la diktatoreco kaj resoldatis por montri sian emon je la pola nacio. Ĉe la Batalo de Grochów li batalis kaj aparte kontraŭ la rusaj korpusoj sub Schachowski kaj Geismar (la 25-an de februaro).

Eksteraj ligiloj redakti