James Edward Keeler

usona astronomo

James Edward Keeler (naskiĝis la 10-an de septembro 1857 en La Salle (Ilinojso), mortis la 12-an de aŭgusto 1900 en San Francisco) estis usona astronomo

James Edward Keeler
James Edward Keeler
James Edward Keeler
James Edward Keeler
Persona informo
NomoJames Edward Keeler
Dato de naskiĝo10-a de septembro 1857
NaskiĝlokoLa Salle (Ilinojso)
Dato de morto12-a de aŭgusto 1900
MortolokoSan Francisco
Aĝo je morto42
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
PatroWilliam Frederick Keeler [+]
PatrinoAnn Eliza Keeler [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoHenry Draper Medal, Rumford Prize [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li laboris en la observatorio Lick ekde 1888, sed ricevis en 1891 postenon de direktoro de la observatorio Allegheny. Li reiris en la observatorion Lick en 1898 sed mortis nelonge post.

Kun George Hale li fondis kaj eldonis la Astrophysical Journal, nune plej grava revuo pri astronomio.

En 1888, li organizis kun Samuel P. Langley kaj aliaj esploristoj, ekspedicion al la kulmino de Monto Whitney, celante studi la absorbon de la sunradiado far de la tera atmosfero. Post la ekspedicio, montpinto apud Monto Whitney ricevis en lia honoro la nomon "Keeler Needle".

Malkovroj redakti

Li estis la unua, kiu observis la 7-an de januaro 1888 malplenon en la ringoj A de Saturno, kiun li nomis malpleno de Enke, honore al la germana astronomo Johann Franz Encke.

Li studis per spektroskopio la ringojn de Saturno kaj elmontris, en 1895, ke ili ne povas esti solidaj objektoj, ĉar ili turnas kun rapidecoj variantaj laŭ ilia radiuso. Ili nepre konsistiĝas el sendependaj partikloj.

Li montris, ke multe da galaksioj havas spiralan formon.

Li malkovris du asteroidojn:

Honoroj redakti

Li ricevis la Medalon Henry Draper en 1899.

Post lia morto, liaj cindroj estis sepultitaj en kripton sub la teleskopo de 30 coloj, tiel nomata Keeler Memorial Reflector, de la observatorio Allegheny.

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti