Janko-Muzikanto

novelo de Henryk Sienkiewicz

Janko-Muzikanto (pole Janko Muzykant) estas novelo de Henryk Sienkiewicz. Unuafoje ĝi aperis en la gazeto Kurier Warszawski[1] en 1879[2]. Ĝia Esperanto-traduko de Antoni Grabowski aperis en 1891 kune kun la novelo La nova jaro de Bolesław Prus[3].

Janko-Muzikanto
Origine Janko Muzykant
Janko-Muzikanto
Esperanta eldono de La nova jaro kaj Janko-Muzikanto
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1879
Ĝenro novelo
Tradukado
Tradukinto Antoni Grabowski
Eldonjaro de tradukita versio 1891
Urbo de tradukita versio Nurenbergo
Eldoninto de tradukita versio W. Tümmel
vdr
Knabo ludanta violonon. Pentraĵo de ĉirkaŭ 1630.

La rakonto okazas en la 19-a jarcento, kaj la precipa rolulo estas la malsanema knabo Janko. La propraj nomoj, la uzata lingvaĵo, la agoj de la loĝantoj, la maniero pasigi tempon kaj la funkciado de la bieno indikas, ke la rakonto okazas en la rusa parto de dividita Pollando[4]. Ewa Kosowska emfazas, ke eblas, ke Janko estas ekstergeedza infano, ĉar la rakonto ne enhavas informojn pri la patro de la knabo[5]. Tio, kio distingas Jankon de aliaj kamparaj infanoj estas lia muzika talento. Laŭ interpretoj, ĉi tiu talento ne implicas signifajn ŝanĝojn en la vilaĝo, tamen ĝi subfosas ĝian stabilan strukturon. La vilaĝanoj trovas la muzik-obseditan knabon nekomprenebla kaj nekutima fenomeno[6]. Fascinita de la melodio de violono, Janko enŝteliĝas en palacon por tuŝi la muzikilon. Oni akuzas lin pri provo de ŝtelo kaj kondamnas al vipado. La knabo mortas pro la tro severa puno.

La precipa mesaĝo de Sienkiewicz en ĉi tiu verko estas la limigita eblo eduki talentajn infanojn pro ilia deveno. La aŭtoro atentigas pri tragediaj konsekvencoj de la manko de edukado en vilaĝoj kaj pri la malfacilaj vivkondiĉoj de la plimulto de la popolo (simila mesaĝo troviĝas en la noveloj de Prus, Orzeszkowa kaj Konopnicka[7] ). En la novelo de Sienkiewicz indikas tion intenca prezento de kontrastaj scenoj: la konversacio de paro (la posedantoj de la palaco, en kiun enŝteliĝis Janko), kiu, reveninte el vojaĝo al Italujo, ĝuas la kreskantajn artajn talentulojn, precipe junajn, kiuj ankoraŭ bezonas subtenon. La posedantojn de la bieno ne impresis la morto de la loka juna talentulo, kiu ja bezonis subtenon, sed anstataŭ ĝin ricevis nur malhelpon, kaj pri kies ekzisto la nobelaj gesinjoroj tute ne konsciis. Inter la linioj de la teksto ni povas legi la instruon: "vi laŭdas fremdaĵojn, ne konante viajn propraĵojn", kiun Kosowska proponas kompreni: "la poloj ne estimas individuojn, kiuj aperas inter ili, sed serĉas ilin eksterlande"[7]. La precipa mesaĝo de la aŭtoro estis kongrua kun la slogano de defundamenta laborado, kiu estis unu el la plej gravaj tendencoj en la pola pozitivismo. En la literaturo pri la temo troviĝas ankaŭ diroj, ke la originon de la precipa mesaĝo de la novelo oni povas serĉi en la filozofiaj atingoj de la franca klerismo[7].

Referencoj redakti

  1. Kurier Warszawski, n-ro 159 el la 18-a de julio 1879
  2. H. Markiewicz, Henryk Sienkiewicz, Polski Słownik Biograficzny, v. 37, 1996-1997, p. 205.
  3. La nova jaro kaj Janko-Muzikanto ĉe Vikifontaro
  4. Ewa Kosowska: Negocjacje i kompromisy. Antropologia polskości Henryka Sienkiewicza, Wydawnictwo Naukowe "Śląsk": Katowice 2002, p. 161.
  5. Kosowska, p. 162.
  6. Kosowska, p. 164.
  7. 7,0 7,1 7,2 Kosowska, p. 167.

Eksteraj ligiloj redakti