Jarosław Daniel SELLIN (naskiĝis la 1-an de majo 1963 en Gdynia) estas pola ĵurnalisto, politikisto, parlamentano en Pola Sejmo en la 5-a, 6-a, 7-a kaj la 8-a oficperiodo (tio estas la nuna) el la nun reganta partio Juro kaj Justeco.

Jarosław Sellin
Persona informo
Jarosław Sellin
Naskonomo Jarosław Daniel Sellin
Naskiĝo 1-an de majo 1963 (1963-05-01) (60-jaraĝa)
en Gdynia
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoPola Popola Respubliko vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Juro kaj Justeco • Christian National Union • Q11740471 • Conservative Party • Poland Plus vd
Subskribo Jarosław Sellin
Infanoj 1
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoproparolanto vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jarosław Sellin - Vicministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, parlamentano de Pola Sejmo

De la jaro 2005 ĝis 2007 kaj denove de la jaro 2015 li estas Vic-Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo. Favora por Esperanto. En la Balotoj por Pola Sejmo 2019 li kandidatas en la Balot-regiono n-ro 25 Gdansko.

Biografio redakti

Filo de Henriko kaj Maria Sellin. En la jaro 1988 li finis la fakultaton pri historio de la Gdanska Universitato. Kiel instruisto li laboris unue en liceo kaj poste kiel universitata instruisto en la Gdanska Universitato.

Dum la jaroj 1983–1989 li agis en la opozicia Ruch Młodej Polski (Movado de Juna Pollando). Kiel la reprezentanto de Solidareco li partoprenis ĉe la ronda tablo en la subkomisiono pri junularo. En la jaro 1990 li aliĝis al la Zjednoczenie Chrześcijańsko-Narodowe Kristan-Nacia Unio). En la jaro 1991 li transiris al Koalicja Republikańska (Respublikana Koalicio), kaj ĉe la fivo de la jaro 1992 li aliĝis kun la tuta partio al Partia Konserwatywna (Polska) (Pola Konservativa Partio), kiun tamen forlasis en la jaro 1993.

De la komenco de 90aj jaroj de 20a jc li laboris kiel ĵurnalisto. Dum la jaroj 1990–1991 li esti ĉefo de la foko pri politiko en la Katolika Semajnrevuo „Młoda Polska” (Juna Pollando). En la jaro 1991 li preparadis programojn por pollingva televido en Vilno, kaj de la jaro 1992 li estis dungita en Pola Televido, interalie en la redakcio Wiadomości (Informoj) kaj en la Gdanska redakcio de Pola Televido en la 2-a programo Panorama (TVP2).

Esperanto redakti

 

En la jaro 2011 li akceptis en sia parlamenta oficejo en Gdansko delegacion de esperantistoj: Michael Cwik el Bruselo, Kazimierz Krzyżak el Gdynia kaj Eduardo Kozyra el Malborko, la temo de la renkontiĝo estis la ŝancoj de Esperanto en Eŭropa Unio.

En oktobro 2015 antaŭ la Parlamentaj Balotoj en Pollando EDE-Pollando faris la dulingvan alvokon al polaj esperantistoj: "Balotu al la subaj kandidatoj kiuj estis la anoj de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aŭ estas ege favoraj por Esperanto au eĉ kelkaj el ili parolas Esperanton - vidu kaj legu tiun alvokon kaj la liston sur kiu i.a. estis Jarosław Sellin ([1]).

La 17an de aprilo 2016 li oficiale partoprenis en la solenaĵoj okaze de la rekonstruo de okcidenta parto de la Teŭtona Kastelo en Malborko, kadre de tio okazis la inaŭguro de la rekonstriuta Maria Preĝejo en la Alta Kastelo kaj unaŭguro de la rekonstruita grandega ĉar 9-metra figuro de de Madono, la patronino de la Teŭtona Ordeno kaj de la urbo Malborko (ĝi estas rekonstruita laŭ origina bizanca mozaika stilo) ([2]). Dum lia vizito en Malborko kiel Vicministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra renkontiĝis kun Ministro Jarosław Sellin por danki al la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo pro la helpo en la eldono de 2000-paĝa ESPERANTO-ANGLA-POLA VORTARO (5-voluma) kaj enmanigis al la ministro tiun "benediktanan" verkon (vidu la foton kiam Eduardo Kozyra enmanigas la vortaron al ministro Jarosław Sellin kiu aperis kun la artikolo pri la vortaro en la "Balta Ĵurnalo"/"Dziennik Bałtycki": ([3], [4]). Okaze prezidanto de EDE enmanigis la gratul-leteron al Ministro okaze de lia venko en la Parlamentaj Balotoj 2015 por Pola Sejmo kaj pro la prestiĝa posteno de Vic-Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti