Jenő Koszkol [koskol], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koszkol Jenő estis hungara pentristo.

Jenő Koszkol
Memportreto de Jenő Koszkol
Memportreto de Jenő Koszkol
Persona informo
Naskonomo Koszkol Jenő
Naskiĝo 30-an de aprilo 1868 (1868-04-30)
en Dorog
Morto 17-an de marto 1935 (1935-03-17) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Jenő Koszkol [1][rompita ligilo] naskiĝis la 30-an de aprilo 1868 en Dorog, li mortis la 17-an de marto 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Koszkol lernis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, kie János Greguss, Bertalan Székely kaj Károly Lotz instruis lin. Li longe pentradis en Italio, Germanio, Norda Afriko. Ekde la 1920-aj jaroj li pentradis en sia naskiĝvilaĝo kaj en la najbara Esztergom. Plej ofte li pentradis urbopartojn. Li estis ankaŭ ilustristo pri etnografiaĵoj de Ottó Herman. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1896.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Velence
  • Tabán
  • Halászok
  • Tuniszi utca (vidu la malsupran bildon!)
  • Szobabelső
  • Mediterrán tengerpart
  • Virágcsendélet (aĵpentraĵo)
  • Családi móka (ĝenro)
  • Az Angyalvár látképe a Tiberissel
  • Esztergom (vidu la 2 malsuprajn bildojn!)
  • Dorog (vidu la lastan bildon!)

Fontoj redakti