Grafo Jenő ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Jenő estis hungara politikisto, orientalisto, membro (honora en 1899) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői. Jenő Zichy [1] naskiĝis la 5-an de julio 1837 en Sárszentmihály. Li mortis la 26-an de decembro 1906 en Merano.

Jenő Zichy
Persona informo
Naskonomo Zichy Jenő Ince
Naskiĝo 5-an de julio 1837 (1837-07-05)
en Sárszentmihály
Morto 26-an de decembro 1906 (1906-12-26) (69-jaraĝa)
en Meran
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ödön Edmund Zichy
Patrino Donna Paolina, Principessa Odescalchi
Infano Gräfin Hermine Zichy de Zich et Vásonykeö
Okupo
Okupo politikisto • esploristo
vdr

Biografio redakti

Jenő Zichy lernis en Székesfehérvár kaj Germanio, li akiris juran diplomon. Pli frue li havis postenon en Fejér (historia departemento). Ekde 1861 li estis elektita parlamenta deputito, kiun li plenumis preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto. Li strebis por la metiaj lernejoj. En 1879 li aranĝis tutlandan ekspozicion en Székesfehérvár. Li okupiĝis ankaŭ pri esploroj, kiuj helpis malkovri originon de la hungaroj. Li proprakoste instalis esplorvojaĝojn al Azio. En la tria vojaĝo li kune vojaĝis kun Mór Wosinsky, Gábor Bálint, Lajos Szádeczky-Kardoss, Ernő Csiki, Mór Déchy. Li fondis muzeon en 1901. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1885.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Emlékirat a magyar ipar fejlesztése érdekében (1880)
  • A munkáskérdésről (1883)
  • Oroszországi és keletázsiai expeditiójának beszámolója (1899)
  • Az önálló vámterületért (1902)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti