Johann Hieronymus Kniphof

Johann Hieronymus KNIPHOF (naskiĝinta en la 24-a de februaro 1704 en Erfurto, mortinta samloke en la 23-a de januaro 1763) estis germana kuracisto kaj botanikisto. Li verkis tre gravan verkon pri sekplantaro (Herbarium). Lia oficiala mallongigo fakula estas Kniph..

Johann Hieronymus Kniphof
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1704 (1704-02-24)
en Erfurto
Morto 23-an de januaro 1763 (1763-01-23) (58-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj latina
Loĝloko Erfurto
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio • Erfurt state • Germanio
Okupo
Okupo botanikisto • kirurgo
vdr

Vivo redakti

Post finfrekvento de la Konsilantargimnazio (1719-22) li studis en Jena kaj en Erfurto. Ekde 1727 li estis kuracisto en sia naskiĝurbo kaj privata docento pri medicino. En 1736 liaj domo kaj biblioteko forbrulis. Li vokitis al profesoreco en 1737 kaj iĝis en 1747 ankaŭ dekano de la medicina fakultato. De 1761 ĝismorte li estis rektoro de la Universitato de Erfurto.

Verkaro redakti

Li unue eldonis grandan libron pri sekplantaro en 1733. Pligrandigitaj eldonoj en 1747 kaj 1758 sekvis. Lia libro Botanica in Originali estis la unua faklibro kiu uzis la nomsistemo de Karolo Lineo. Krome furoris la nekutima presmetodo: la de Kniphof pliperfektigita naturmempresado permesis aspektigi kreskaĵojn en ĝis tiam nekonata detaleco.

Pri la de li plibonigitaj konservadteknikoj nenio hodiaŭ estas konata.

Honore redakti

En 1794 la botanikisto Conrad Moench nomis por Kniphof tutan specion de la plantoj Asphodelaceae (Kniphofia).

Eksteraj ligiloj redakti