Julia Warhola (rutene Юлія Варгола, en slovaka Júlia Varcholová, 17a de novembro 1892 - 22a de novembro 1972) estis la patrino de la usona artisto Andy Warhol.

Vivo redakti

Warhola naskiĝis kiel Júlia Justína Zavacká al kamparana familio en la rutena vilaĝo Miková, Aŭstrio-Hungario (nune en la nordorienta Slovakio) kaj estis la edzino de Ondrej Varchola (usonigita kiel Andrej Warhola) tie en 1909. Li elmigris al Usono tuj poste, kaj en 1921 ŝi sekvis lin al Picburgo, Pensilvanio. La paro havis tri filojn: Paul (Pavol), John (Ján), kaj Andy (Andrej). La familio loĝis ĉe diversaj picburgaj adresoj, sed ekde la komenco de 1932 ĉe 3252 Dawson Street en en la Oaklanda najbarejo de Picburgo.[1] La familio estis bizancaj katolikoj kaj vizitis la Katolikan Preĝejon de Sankta Johano Krisostomo de Picburgo. Ŝia edzo mortis en 1942.

Julia emis kanti tradiciajn rutenajn popolkantojn kaj estis tre artema. Ŝi ŝatis pentri. Ŝiaj preferataj temoj estis anĝeloj kaj katoj. Ŝi faris ankaŭ brodaĵojn kaj aliajn manmetiaĵojn, kiaj bukedoj de man-faritaj floroj faritaj el ladoj kaj kolora papero. Dum Pasko ŝi ornamis paskajn ovojn laŭ la tradicio Pisanka.

Jam vidvino, ŝi translokiĝis al Novjorko en 1951 por zorgi pri Andy. Li oftis uzis ŝian ornaman kaligrafion por akompani siajn ilustraciojn. Ŝi eĉ ricevis premiojn pro sia literumado, inklude unu el la American Institute of Graphic Arts pro albumkovrilo por The Story Moondog, de la muzikisto Louis Thomas Hardin en 1958. En 1957 ŝi ilustris malgrandan libreton titolitan Holy Cats[2] kaj ŝi laboris ankaŭ por 25 Cats Name Sam and One Blue Pussy.[3]

En 1966, Andy faris filmon titolitan Mrs. Warhol (nigra-blankan, 66 minutoj). Ĝi montras Julia en ŝia teretaĝo en la hejmo de Andy ludantan “aĝan peroksidan filmostelulon kun mutaj edzoj”, inklude la plej ĵusan edzon, ludatan de Richard Rheem. Andy sekvis ŝin per sia kamerao dum ŝi faris siajn ĉiutagajn rutinaĵojn.

En 1971, ŝi revenis al Picburgo kaj mortis post unu jaro. Ŝi estas enterigita, kun sia edzo kaj ĉe ŝia filo Andy, en la Baptisma Bizanca Katolika Tombejo Sankta Johano de Bethel Park, suda ĉeurbo de Picburgo.[4]

Referencoj redakti

  1. Bockris, Victor. (1989) The life and death of Andy Warhol. New York City: Bantam Books, p. 4–5. ISBN 0-553-05708-1. OCLC 19631216.
  2. Warhola, Julia. (1987) Holy Cats. New York: Panache Press at Random House. OCLC 229481850.
  3. Warhol, Andy. (1987) 25 Cats Name Sam and One Blue Pussy, Charles Lisanby, Julia Warhola, New York: Panache Press of Random House. ISBN 978-0-394-56930-7. OCLC 81128225.
  4. Bockris, Victor. (1989) The Life and Death of Andy Warhol. Nov-Jorko: Bantam Books. ISBN 0-553-05708-1.

Eksteraj ligiloj redakti