Károly Markó (pli juna)

En la informkesto la mortodato estas elpensita!

Károly Markó: Pejzaĝo kun rivero kaj arboj
Károly Markó
Persona informo
Naskonomo Markó Károly
Naskiĝo 22-an de januaro 1822 (1822-01-22)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto 1-an de januaro 1891 (1891-01-01) (68-jaraĝa)
en Moskvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Markó
Frat(in)oj Ferenc Markó • András Markó
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Károly Markó [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ifj. Markó Károly (Ifj. signifas hungare pli juna), en Italio Carlo Marco estis hungara pentristo. Lia surskribo sur pentraĵoj estis Carlo, lia patro estis Károly Markó (pli aĝa), lia frato estis Ferenc Markó.

Károly Markó: Paska popola ceremonio

Károly Markó [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1822 en Pest (urbo), li mortis en 1891 en Moskvo (Rusa Imperio).

Biografio redakti

Károly Markó estis juna, kiam li suferis akcidenton kaj unu el liaj okulon blindiĝis. Li studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1836-1838, poste en la familio en Pizo (Italio). Li studvojaĝis al Romo kaj Florenco. En la lasta urbo li lernis de Mihály Kovács (pentristo), poste li pentradis en Italio. Inter 1851 kaj 1854 li vivis en Vieno, inter 1854-1885 denove en Italio. Li estis nomumita titulara profesoro de kelkaj italaj universitatoj. Je la fino de sia vivo li translokiĝis al Moskvo.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Florenco (ekde 1845)
  • Vieno (1851-1854)
  • pluraj italaj urboj
  • Budapeŝto (kelkfoje)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • vidu la bildojn!

Fontoj redakti