Károly Markó (pli aĝa)

Károly MARKÓ [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo id. Markó Károly estis hungara pentristo, inĝeniero, membro de Hungara Scienca Akademio (1840). En la hungara nomo "id." signifas: pli maljuna, kiu faras diferencon de la alia samnoma pentristo. Liaj filoj estis Károly Markó (pli juna) kaj Ferenc Markó.

Károly Markó
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1791 (1791-09-25)
en Levoča
Morto 19-an de novembro 1860 (1860-11-19) (69-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Ján Francisci-Rimavský Gymnasium
Familio
Infanoj Károly MarkóFerenc Markó • András Markó
Okupo
Okupo pentristo • landscape painter • scienca ilustristo
vdr
Memportreto de Károly Markó

Károly Markó [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1793 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio. Li mortis la 19-an de novembro 1860 en la tiutempa Italujo en Villa di Lappeggi.

Biografio redakti

Károly Markó frekventis universitaton precipe en Pest (urbo) por esti inĝeniero. Post la diplomo en 1812 li eklaboris en diversaj urboj. Baldaŭe li komencis ankaŭ pentradi, komence li kopiis bildojn de Joseph Fischer. En 1818 li revenis al urbo Pest, kie li lernis en la pentrista lernejo. En 1822 li lernis jam en pentrista akademio de Vieno. En tiu urbo li edziĝis baldaŭe havanta 8 gefilojn. En 1826 li vivis en Kismarton, poste en kortego de familio Eszterházy. Li iĝis la unua hungara pejzaĝpentristo kaj li konatiĝis kiel la hungara Claude Lorrain. En 1832 li rondvojaĝis en Italio, poste li vivis tie en diversaj historiaj urboj. En 1853 li revizitis Hungarlandon, tiam li pentris hungarajn pejzaĝojn. Liaj verkoj troviĝas en muzeoj de Aŭstrio, Ĉeĥio, Danio, Hungario, Germanio, Italio, Slovakio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Visegrád - ĉefverko
  • Uborkát tisztító lány (1831)
  • Tájkép Tivoli mellett (Pejzaĝo apud Tivoli), (1846)
  • Krisztus megkeresztelése a Jordánban (Bapto de Kristo en Jordano)

Elektitaj disĉiploj redakti

Bildoj redakti

Fontoj redakti