Károly Walek [kAroj valek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Walek Károly (naskiĝis la 13-an de septembro 1878 en Pécs, mortis la 3-an de septembro 1952 en Sopron) estis hungara inĝeniero, matematikisto, profesoro. [1]

Biografio redakti

Károly Walek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en akademio de Selmecbánya. Post siaj studoj li praktikadis en Nagybánya, sed en 1902 li revenis al la akademio, kie li estis asistanto. Inter 1904 kaj 1907 li lernis matematikon en Munkeno, fine li doktoriĝis. Reveninta li jam estis lektoro, en 1910 eksterordinara profesoro, en la sekva jaro ordinara profesoro. Post la 1-a mondmilito li sekvis la translokiĝintan akademion al Sopron, kie li estis dekano kvarfoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Binäre kubische Transformation und Complexe (1908) - disertaĵo por la doktoriĝo
  • Mennyiségtan (1911-1912)
  • Pothenot féle feladat megoldása vektorokkal (1932)
  • Lobacsevszkij és a nem euklidesi geometria (1951)
  • Alkalmazott matematika mérnökök számára - restis en manuskripto

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti